Lajos Kránitz
Lajos Kránitz [lajoŝ krAnic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kránitz Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Lajos Kránitz[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aŭgusto 2005 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Kránitz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1966. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1970 - 1971)
- Teatro József Attila (1971 - 1985).
Ekde 1985 ĝismorte li estis membro de malgranda teatro en Budapeŝto. Li ricevis premion en 1984. Li havis edzinon sen filoj.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - titolrolo; George; skribisto
- La komedio de eraroj - Antipholus el Ephesus
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Antonio
- La Dresado de la megero - Baptisto; Biondello
- Timono de Ateno - senatoro
- Rostand: Cyrano de Bergerac - Le Bret
- József Katona: Bánk bán - banuso Mikhál
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Kincskereső kisködmön’‘ (1973)
- Kokluŝo (filmo) (1987)
- ‘‘A világ legkisebb alapítványa’‘ (1997)
- ‘‘De kik azok a Lumnitzer nővérek?’‘ (2006)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘A sas meg a sasfiók’‘ (1975)
- ‘‘Aranyóra’‘ (1986)
- ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1988-1999)
- ‘‘Ebéd’‘ (2005)
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Larry Hagman, Danny Glover, Bud Spencer kaj aliaj[2]
- voĉoj en desegnofilmoj