Kokluŝo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokluŝo
filmo
Originala titolo Szamárköhögés
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1987
Daŭro 86 minutoj
Kameraado Tibor Máthé
Reĝisoro(j) Péter Gárdos
Scenaro Péter Gárdos, András Osvát
Muziko de János Novák
vdr

Kokluŝo, origine hungare Szamárköhögés estas kolora filmo en Hungario.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Kio do okazis en 1956 en Hungario? Tiam tuj disvastiĝis: estas revolucio en Budapeŝto. Post la falo en la socialismo la oficiala nomo estis kontraŭrevolucio. Diri ion alian ne povis diri. Eĉ, post jaroj la okazintaĵo estis tabuo. Preskaŭ esceptaj romanojfilmoj havis la temon pri tio (Dudek Horoj (romano), Dudek horoj (filmo)). Oni diris nur: kvindek ses por eviti la oficialan nomon kontraŭrevolucio. Dum agonia periodo de la socialismo jam oni permesis filmojn pri la okazintaĵo. Jen ekzemplo pri tio estas la filmo Kokluŝo. Estis evidenta, ke en la agonia periodo la filmo la veron tutan ne povas prezenti, tial la filma stabo kreis absurdon: kion travivis la infanoj?

Historio[redakti | redakti fonton]

La filmo okazas precipe en loĝejo, kie loĝas gepatroj kaj avino kun 2 dekjaraĝaj gefiloj. Ne estas menciinda historio, estas impresoj, kion la gefiloj spertas. Feliĉaj tempoj. La infanoj ankoraŭ ne komprenas, kio okazas, sed ili estas feliĉaj ĉar oni ne povas frekventi lernejon. Ĉu la plenkreskuloj stultiĝis aŭ konfuziĝis? La avino aĉetis panon, hejmenveninta en la pano estas 2 truoj pro kugloj. Patro hejmenvenis kaj diris, ke li vangofrapis iun. Parencoj el Usono telefone interesiĝas: kio do okazas ĉe vi? La patrino volas disiĝi, tamen poste ŝi hejmenvenas. Eble la plena familio disiĝos, sed ne okazas tio, ĉar la fratino forte tusas, eble ŝi havas kokluŝon. En meza novembro la instruado denove komenciĝas. Estas interese, ke kelke da samklasanoj neniam frekventas la klason.

Kameraisto de la filmo estis Tibor Máthé.

Filmaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis prezentita precipe en diversaj televizioj, sed ne okazis granda sukceso.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]