Tibor Máthé
Etoso
Tibor Máthé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1943 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1972–1976) Arta Universitato Moholy-Nagy (1966–1971) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto universitata instruisto |
Tibor MÁTHÉ [mAtE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máthé Tibor estas hungara kameraisto kaj altlerneja instruisto.
Tibor Máthé naskiĝis la 29-an de januaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tibor Máthé akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1976, poste li eklaboris en produktejo de filmoj. Komence li filmadis mallongajn filmojn. Ekde 2004 li instruis en la altlernejo (intertempe levita universitato), kie li havas gravan postenon. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.
Liaj filmoj (kiel kameraisto)[redakti | redakti fonton]
- 58 filmoj inter 1975-2010, ekzemple Jazz (Ĵazo), 1983; Végtelen utazás (Senfina vojaĝo), 1984; Kokluŝo (filmo), 1987; Woyzeck, 1993; Az út (La vojo), 1997; Sonĝoaŭto (2000); Egy szoknya, egy nadrág (Unu jupo, unu pantalono), 2005; Vasárnap (Dimanĉo), 2006