Woyzeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woyzeck
nefinita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Georg Büchner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1879
Ĝenro social drama
vdr

Woyzeck (IFA ˈvɔʏtsɛk) estas teatraĵo de Georg Bichner (1813-1837), kiu estis publikigita nur post lia morto, en 1879, kaj estis prezentita unuafoje la 8-an de novembro 1913 en la urbo Munkeno [1].

Por enscenigi la teatraĵon, estis necese fari ampleksajn ŝanĝojn al la multaj scenaraj manuskriptoj de la teatraĵo, ĉar Bichner mortis 23-jaraĝa pro tifo antaŭ kompletigi sian verkaĵon. La skizo de la manuskripto malaperis kaj estis trovita nur en 1879 [2].

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo prezentas eltiraĵojn el la vivo de la simpla soldato nomata Franz Woyzeck, kiu faras ĉion kion li povas por subteni sian amatinon Maria kaj ilian komunan filon de ekstergeedzeco. Tiucele li gajnas ekstran monon por sia familio elfarante malgravajn laborlokojn por la kapitano kaj jesante partopreni en medicinaj eksperimentoj kaj esti uzata kiel kobajo de kruela sciencisto. Maria malfidelas al li kun alia soldato, kun la rango de kapitano. La suspekto de Woyzeck estas vekita per la malvarma sinteno de liaj amikoj, ĝis li rimarkas Maria kaj ŝian amanton danci en la gastejo. Post malvenko al la altranga kaj pli forta amanto, la halucinoj de kiuj li suferis eĉ pli frue fariĝas murdaj ambicioj. Finfine li ricevas tranĉilon, kaj post disigo de ĉiuj liaj havaĵoj li mortpikas Maria.

Laŭ la nuna scienca esplorado, la intrigo de la teatraĵo reflektas almenaŭ unu realan kriman kazon aŭ kunplektas plurajn tiajn kazojn. Bichner adaptis faktojn de realaj krimprocesoj en sian teatraĵon kaj eĉ adoptis la nomon Woyzeck por la teatraĵo laŭ la nomo de Johann Christian Woyzeck, kiu en konvulsio de ĵaluzo murdis Christiane Woost, vidvinon kun kiu li vivis kaj estis la lasta persono estanta ekzekutita en la foirejo de Lepsiko [1].

"Woyzeck" estas konsiderata kiel "malferma dramo" kaj tio kontrastas al la "fermita dramo" strukturo de Aristotelo, kiel ekzemple en la teatraĵo " Mary Stewart " de Schiller. La malferma dramo estas libera kolekto de individuaj scenoj, malhavante programan aŭ precizan kronologian dependecon inter ili. La klasika strukturo de kvin sistemoj ankaŭ ne estas sekvata.

La teatraĵo estis utiligita kiel bazo por la similnoma opero Wozzeck de Alban Berg [3]. La premiero de la opero okazis en Berlino en 1925.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (Fall 2019) “Woyzeck or Wozzeck? Karl-Emil Franzos and Border Lines between Eastern Europe and German Culture”, Jewish Social Studies 25, p. 2,17. doi:10.2979/jewisocistud.25.1.05. 
  2. Richards, David G. (2001). Georg Büchner's Woyzeck: A History of Its Criticism. Rochester, NY: Camden House. p. 2-3. (ISBN 9781571132208).
  3. George Perle The Operas of Alban Berg: Volume I/Wozzeck, University of California Press, Berkeley and Los Angeles, 1980, pp. 25-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]