Malfidelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Infedeltà»: olepentraĵo sur tolo de Paolo Veronese, inter 1575 kaj 1580.[1]

La malfidelomalfideleco referencas, populare, al amaferaj rilatoj, ĉu longdaŭraj ĉu mallongdaŭraj, establitaj kun personoj aliaj disde la oficiala ligo[2][3] kiu ofte restas sekrete kiel konsiderita minaco al la institucio de la familio.[4] Kvankam laŭ la DRAE la termino (devena el latina infidelĭtas, -ātis) indikas malplenumon de la kompromiso de fidel(ec)o aŭ la manko de tiu.[5] Sekve, la termino povas aludi al manko de lojal(ec)o aŭ rompo de tiu rilate al ajna kompromiso de moralo kiel la religio, la amikeco, la geedzeco (situacio konata kiel adolto) aŭ ajna alia rilato amaferaerota. Tamen, populare la esprimo venis al aludo nur al amrilatoj por antonomazio, rezervante aliajn similajn esprimojn por aliaj rilatoj, kiel la apostateco por aludi al perfido en la religio aŭ la dizerto por aludi al perfido en politiko aŭ milito.

La amafera malfidelo, koncepto kun kiu ofte oni asocias la terminon, estas priskribita, ĝenerale, kiel la manko de la normiga pakto kiu limigas la nombron de personoj enmetitaj en amafera aŭ erota rilato kaj tiele establas la malpermeson havi aliajn rilatojn paralele, ĉu longdaŭraj ĉu mallongdaŭraj. Tiele, en la rilatoj kun tradicio monogamia la inkludo de tria partoprenanto kondukas al rompo de la interkonsento, dum en rilatoj pluramemaj tio okazas pro eniro de personoj eksteraj al la akceptita etoso. Laŭ tiu difino, estis malfidela estas rompi konscie aman aŭ seksan interkonsenton antaŭdecidita por la tipo de elektita rilato.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Allegory of Love I - Infidelity [1] National Gallery, alirita la 5an de aprilo 2013, angla.
  2. Salmerón García, Hilda Beatriz, Infidelidad, causa o consecuencia de la crisis de pareja, «Psicoterapia Integral» [2] Arkivigite je 2016-08-04 per la retarkivo Wayback Machine 15a de januaro 2013.
  3. Diana Resnicoff (entrevista), Definición de infidelidad [3] Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine 15a de januaro 2013, Infidelidad.com.mx, 2005, hispane
  4. Cerna Trujillo, Antonia, «Sexualidad Humana», 2007, Universidad Iberoamericana de México, isbn=968-859-638-8.
  5. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «Infidelidad». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.
  6. Riso, Walter, «La fidelidad es más que amor», 2003, Grupo Editorial Norma, Bogotá.