Péter Rudolf
Aspekto
| Péter Rudolf | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de oktobro 1959 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1983) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Eszter Nagy-Kálózy |
| Infano | Szonja Rudolf (en) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro filmreĝisoro filmaktoro scenaristo |
Péter Rudolf, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rudolf Péter estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro.
Péter Rudolf [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Rudolf frekventis gimnazion, poste Teatran kaj Filman Altlernejon en Budapeŝto. Jam dum la lernojaroj li ricevis rolojn en filmoj. Inter 1983-1998 li estis membro de teatro Vígszínház, poste li estas libera aktoro. Li havas edzinon kun 3 gefiloj. Li ricevis premion Kossuth en 2013, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- en teatroj: William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo, Puck (1983); Gábor Presser: A padlás, lampisto, spirito (1988); Leonard Bernstein: West Side Story, Arthur Laurents (1992); William Shakespeare: Rikardo la 3-a, (1999)
- en kinejaj filmoj: Cha-Cha-Cha (1982) Gruber Ernő; Szerencsés Dániel (1983) titolrolo; 1945 (2017)
- en televiziaj filmoj: Illatszertár (1987) Árpád; Hamvadó cigarettavég (2001) Zsüti; Presszó (serio) (2008)
- hungaraj voĉoj ekzemple de Tom Cruise, John Travolta
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- John Osborne: Dühöngő ifjúság (1992)
- Ernő Szép: Vőlegény (2005)
- William Shakespeare: Kiel plaĉas al vi (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

