Ernő Szép
Aspekto
| Ernő Szép | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Szép Ernő | |||||
| Naskonomo | Schön Ezékiel | ||||
| Naskiĝo | 30-an de julio 1884 en Ĥust | ||||
| Morto | 2-an de oktobro 1953 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
| Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-10-28 | ||||
| Lingvoj | hungara vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto dramaturgo | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernő SZÉP [ernO sEp], hungare Szép Ernő estis hungara poeto, verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto.
Li naskiĝis la 30-an de junio 1884 en Huszt, kiu nun estas Ĥust, Ukrainio. Li mortis la 2-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia debuta poemlibro aperis en 1902. Post unu jaro li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. En 1908 li aliĝis al Nyugat, kie li amikiĝis kun Endre Ady. Li batalis en la 1-a mondmilito. Li unufoje ricevis premion en 1933. En 1944, kiel judo, li estis deportita. Post la 2-a mondmilito li vivis malriĉa.
Ernő Szép estis membro de Societo Petőfi.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Első csokor (Unua bukedo), poemoj kaj tradukaĵoj, 1902
- Énekeskönyv (Kantlibro), poemoj, 1912
- Egy kis színház (Iom da teatro), dramo, 1917
- Szegény, grófnővel álmodott (Malriĉulo, li sonĝis kun grafino), romano, 1921
- Lila ákác (Violkolora robinio), romano, baldaŭe ankaŭ filmo, 1921
- Szép Ernő válogatott versei (elektitaj poemoj de E. Szép), 1978
- Hét szín (Sep koloroj), elektitaj poemoj, 1989
- Fiú, leány (Knabo, knabino), forgesitaj dramoj, 2006
- Natália (romano), 2008
- diversaj tradukaĵoj
- en Esperanto aperis verkaĵo en Hungara Antologio, 1933
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Ŝercoj de reĝo Matiaso, tradukis Jozefo Horvath, Hungaria Esperanto-Asocio, 2024. Elŝutebla
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- premio Szép Ernő por dramistoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio

