Lajos Márton (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÁRTON Lajos (pro. ma:rton lajoŝ) estis hungara pentristo kaj desegnisto naskita en Székelyudvarhely la 2-an de oktobro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de januaro 1953.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Márton studis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto. Li ofte pentradis freskojn kune kun László Kékesi (grafikisto). Li estis unuavice ilustristo de porjunularaj verkoj, sed li pentris ankaŭ pejzaĝojn kaj portretojn. Lia eklezia laboro estis pentrado de Preĝejo Sankta Jozefo (Szolnok) en 1939. Li havis kolektekspoziciojn en Könyves Kálmán Szalon (1916) kaj en Nemzeti Szalon (1926 kaj 1928).

Tre popularaj estis liaj priskoltaj desegnaĵoj, humuraj kaj kreivaj, kiuj centope eldoniĝis kiel bildkartoj kaj en albumoj, en la Skolta Movado de Hungario.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.