Lajos Shvoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Shvoy [lajoŝ ŝvoi?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Shvoy Lajos estis hungara pastro, episkopo, instruisto.

Lajos Shvoy [1] naskiĝis la 9-an de marto 1879 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Shvoy frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Esztergom, poste li lernis teologion en Esztergom. Li pastriĝis en 1901, poste li ricevis ĉefe pedagogiajn taskojn kun postenoj. Inter 1910 kaj 1918 li instruis en mezlernejo, poste li estis preĝeja pastro en Budapeŝto. Li ofte okupiĝis ankaŭ pri skoltoj. En 1927 li estis nomumita episkopo de Székesfehérvár, kie li okupiĝis ankaŭ pri episkopaj biblioteko kaj muzeo. En fino de la 2-a mondmilito li estis deportita. En 1947 li ricevis la titolon apudstaranto de papa trono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]