Lamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lamento (ital./eo: longa plendo kun vekrioj kaj ĝemoj, plendokanto) estas en muziko funebrokanto. La plej frua dokumentita lamentokompoaĵo estas »Lamento di Tristano« el la 13-a jarcento. La termino »lamento« kiel ĝenronomo por komponaĵoj kun tipaj karakterizaĵoj estas uzata kutime por muziko de la 17-a kaj 18-a jarcentoj (ekzemple por lamentoj en operoj). Ofte citita ekzemplo estas Lamento d'Arianna de Claudio Monteverdi (1608), klasikaĵo de la ĝenro estas ankaŭ lia Lamento della Ninfa (1638). Tipa muzika rekonilo de lamento-komponaĵo estas la diatonekromate desupra kvarta tonvico inter baza kaj kvinta tono de la tonalo (ekzemple »a–g–f–e« aŭ »a–g♯–g–f♯–f–e« en a-minoro). Lamentobasoj ne malofte estas bazo de ostinato-komponaĵoj (ekzemple Henry Purcell, Dido and Aeneas, ario de Dido »When I am laid«; Johann Sebastian Bach, meso en b-minoro BWV 232, »Crucifixus«; Wolfgang Amadeus Mozart, meso en c-minoro KV 427, »Qui tollis peccata mundi« ktp.). Komponaĵoj, kiuj plivastasence estas nomeblaj kiel lamentoj, aŭ ankaŭ tiaj, kiuj nur baziĝas sur muzika materialo el la lamentotradicio, ekestis ĝis eĉ en la nuntempo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Kaiser: Lamentobass, Ein musikalischer Topos von Monteverdi bis zu den Eagles. Applaus 24. Lepsiko 2006, ISBN 3-12-177822-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]