Lampiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana lampiono
Festivalo de lampionoj en Nagasako

Lampiono, el la itala lampione, estas lampeto por iluminado. En origina itala signifo lampione (laŭlitere "granda lampo") estas publika fosta lampo, sed en la germana, lampion estas dekoracia lampeto, sekve la ekzakta koncepto pri lampiono ne estas klara, ĉar ŝajne ĝi arias laŭ la regiono, epoko kaj aŭtoro. Al kelkaj homoj ili estas paperlanterno, al aliaj, estas sinonimo de eta petrollampo, al aliaj estas lampoj kun koloraj vitroj. Eble pro tio estas moko: Kiom da esperantistoj oni bezonas por substitui UNU lampon? Respondo: 41 por korekti la ortografion de la retmesaĝoj kiuj atakis tiujn kiuj korektis la ortografion por citi PIVon kaj por informi la diferencojn inter lampo, lampiro kaj lampiono.[1]

Ĝenerale oni akceptas ke lampiono estas eta lampo, movebla, sed ne portebla (male al lanterno) kaj ke lampiono estas fajra lampo (kandela, olea, petrola, ne elektra):

Citaĵo el la klasika Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La popo donis iom da sankta oleo el la lampiono pendanta antaŭ la ĉef-ikono de la malgranda, mizera preĝejeto (Vasilij Eroŝenko, El vivo de ĉukĉoj). 

Notoj[redakti | redakti fonton]