Lancelot Hogben

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lancelot HOGBEN naskiĝis en Southsea (Britio) en 1895. Li eniris Trinity College, Cambridge, en 1912. Li estis biologisto kaj estis profesoro en Sudafriko, Usono, Londono kaj Aberdeen. Li estis edzo de Enid Charles, konata statistikistino, kaj havis kvar gefilojn.

Li multe vojaĝis kaj vizitis eĉ Japanion. Li estis aŭtoro de grava verko de scienca divastigado, Science for the Citizen (Scienco por la Civitano), kaj multaj eseoj pri edukado, nome "Dangerous Thoughts" (Danĝeraj pensoj). Pliaj gravaj kaj sufiĉe popularaj verkoj liaplume estis Mathematics for the Million (Matematiko por Milionoj) kaj, kunaŭtore, The Loom of Language (La Teksiĝo de Lingvo).

Li kreis la planlingvon Intergloso en 1943. La manko de sukceso de lia projekto igis, ke li lasis ĝin en 1963, kiam li proponis alian projekton, Esenca Monda Angla, bazita sur Basic English.