Landleroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Landleroj (germane: Siebenbürger Landler) konsistigas, kune kun la Banataj ŝvaboj kaj la Transilvaniaj saksoj la malplimulton germanlingvan de Rumanio.

Bad Goisern/Supra Aŭstrio, Landlera muzeo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj landleroj estis deportitaj de la Salzkammergut-regiono pro konfesiaj kialoj ĝis la regiono de Sibio inter la jaroj 1734 kaj 1737 sub imperiestro Karolo la 6-a. Ĉar Transilvanio estis senhomigita per la turkaj militoj kaj la pesto, la 634 forpelitoj ricevis vakajn bienojn por labori. En 1770, sub imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio, ĉirkaŭ 3.000 pliaj loĝantoj protestantaj de Supra Aŭstrio trovis nevole novan hejmon en la sama teritorio - tiam sub pli malbonaj kondiĉoj. La germana dialekto de la landleroj daŭre estas konservita kaj estas parolita per re-elmigrintoj en Germanio kaj Aŭstrio sed ankoraŭ ankaŭ en Rumanio mem, nome en Turnișor, Apoldu de Sus kaj Cristian. Kiel la aliaj germanlingvuloj de Rumanio ili estas politike organizitaj ene de DFDR. Pri ilia historio esploris i.a. Hellmut Klima kaj Martin Bottesch.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Erich Buchinger: Die Landler in Siebenbürgen. R. Oldenburg Verlag, München, 1980
  • Martin Bottesch, Franz Grieshofer, Wilfried Schabus: Die Siebenbürgischen Landler. Eine Spurensicherung., Böhlau-Verlag, Wien, 2002; ISBN 3-205-99415-9
  • Dieter Knall: Aus der Heimat gedrängt – Letzte Zwangsumsiedlungen steirischer Protestanten nach Siebenbürgen unter Maria Theresia, Selbstverl. d. Histor. Landeskommission für Steiermark, Graz; 2002; 343 S.; ISBN 3-901251-25-1
  • Landler, Vergessene altösterreichische Tracht in Siebenbürgen de Lore-Lotte Hassfurther (eld.)