Martin Bottesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Bottesch
Bottesch dum lekcio en Biertan
Bottesch dum lekcio en Biertan
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1953 (1953-09-27) (70-jaraĝa)
en Apoldu de Sus
Lingvoj germanarumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo verkistopolitikisto
vdr

Martin BOTTESCH (naskiĝinta en 1953 en Apoldu de Sus, distrikto Sibiu, Rumanio) estas hejmregiona historiisto kaj politikisto el kaj en Transilvanio. Li mem apartenas al la germanlingva malplimulto de la landleroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la Universitato de Kluĵo matematikon kaj estis aktiva en diversaj gvidfunkcioj de la partio de la germanlingvaj rumanlandanoj, la Demokratisches Forum der Deutschen in Rumänien - Forumul Democrat al Germanilor din România (DFDR/FDGR) jam komence de la fondiĝo en 1990.

Ekde la 1998-a jaro li deĵoris kiel estro de la Centro por la klerigo de instruistoj en Mediaş kun laborfokuso sur la instruado-politiko. Liaj publicaĵoj temas pri la didaktiko de matematiko kaj pri la historio de la ene de Aŭstrio en Transilvanion forpelitaj protestantaj setlistoj, la t.n. Landler (kies spuroj troviĝas ne nur en Apoldu sed ankaŭ en Turnişor kaj en Cristian).

Post la lokaj elektoj en 2004, kiam la DFDR akiris la plimulton de voĉoj, li ekokupis la oficon de distriktestro (en la rumana: Preşedinte al Consiliului Judeţean), kiun li plenumis ĝis la jaro 2012-a[1].

Distingoj (i.a.)[redakti | redakti fonton]

  • 2009: Granda honorsigno pro meritoj pri la Respubliko Aŭstrio el arĝento (Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die bairisch-österreichische Mundart der Landler von Großpold in Siebenbürgen (Rumänien) (kune kun Johanna Bottesch), Vieno: VWGÖ, 1992, ISBN 3-85369-892-1
  • Landlerii transilvaneni, Mediaş: eldonejo Central, 2001, ISBN 973-85183-0-X
  • Die siebenbürgischen Landler: eine Spurensicherung (eldoninta kune kun Franz Grieshofer kaj Wilfried Schabus), Vieno: eldonejo Böhlau, 2002, ISBN 3-205-99415-9
  • Landler-Büchlein, Sibio: eldonejo Honterus, 2007, dua eldono, ISBN 978-973-1725-15-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]