Las Margaritas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Margaritas (Chiapas))
Las Margaritas
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chiapas
Poŝtkodo 30187
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98 374
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 16°19′N 91°59′U  /  16.317°N, 91.983°U / 16.317; -91.983 (Las Margaritas) (mapo)
Alto 1 520 m
Areo 5307 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Las Margaritas en Meksiko (Meksiko)
Situo de Las Margaritas en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Las Margaritas en Meksiko
Situo de Las Margaritas en Meksiko
Situo de Las Margaritas en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Margaritas Municipality [+]
vdr

Las Margaritas estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Las Margaritas. Las Margaritas estas relative granda komunumo proksime al Gvatemalo kaj en ĝi vivas relative multaj indiĝenoj kaj oni parolas plej diversajn lingvojn. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07052.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 98374 loĝantojn. El tiuj estis 48675 viroj kaj 49699 virinoj. La komunumo havas surfacon de 5307 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1520 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 43351 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 28060 scipovis legi kaj skribi kaj 15253 personoj estis analfabetoj. Do 65% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 35% estis analfabetoj.

86413 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 34896 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 40.38% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj. Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la komunumo elsendas radiostacio XEVFS-AM (La Voz de la Frontera Sur – "La voĉo de la suda landlimo", kiu estas indiĝena komunuma radio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]