Provinco Las Tunas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Tunas)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Las Tunas (urbo).
Provinco Las Tunas
Provinco
Blazono
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Koordinatoj21° N, 77° U (mapo)20.9597-76.9544Koordinatoj: 21° N, 77° U (mapo)
ĈefurboLas Tunas
- koordinatoj21° N, 77° U (mapo)20.9597-76.9544Koordinatoj: 21° N, 77° U (mapo) [+]
Areo6 595,25 km² (659 525 ha) [+]

Loĝantaro536 027 [+] (31-a de decembro 2010)
Denseco81,27 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2CU-10

Provinco Las Tunas (Tero)
Provinco Las Tunas (Tero)

Provinco Las Tunas (Tero)
Provinco Las Tunas (Tero)
DEC

Map
Provinco Las Tunas

Vikimedia Komunejo:  Las Tunas Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo

Las Tunas estas provinco en la orienta regiono de Kubo. Ĝia ĉefurbo estas Victoria de Las Tunas. Dum la regado de Fidel Castro ĝis 1979 ekzistis nur ses provincoj: Pinar del Río, La Habana, Matanzas, Camagüey, Santa Clara kaj Oriente.

Pere de dekreto establiĝis nova politika kaj administra divido de la teritorio en 14 provincoj kaj speciala municipo unue nomata Isla de Pinos (Pinar-insulo) kaj poste Isla de la Juventud (Junulara Insulo). La nomo de Las Tunas havas sian historion en la okcidenta regiono de la nuntempa municipo Las Tunas kie la aborigenoj starigis en la loko antaŭ kvar jarcentoj la kazikejon (vilaĝo regata de la kaziko: estro de la tribo) de Cueibá. En la jaro 1603 jam ekzistis en la regiono la kazikejo Hato de Las Tunas, tiel nomata pro la eblecoj kiujn ofertis la loko por la bovbredado kaj disvolviĝo de la brutaro, plataĵo fekunda kaj riĉa je abunda paŝto kie kreskis specion de kserofitaj plantoj populare konataj kiel nopaloj (hispane: tunas). Tial "Las Tunas" signifas La Nopaloj-n.

La loĝantaro de Las Tunas estas 770 mil homoj kaj la provinco estas dividita en ok municipoj: Amancio, Colombia, Jesús Menéndez, Jobabo, Majibacoa ,Manatí, Puerto Padre, Las Tunas.