Lazar Ercker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lazarus Ercker)
Lazarus Ercker
(1528-1594)
Ilustraĵo el la manuskripto "Das Kleine Probierbuch" de Lazarus Ercker, unue eldonita en 1556.
Ilustraĵo el la manuskripto "Das Kleine Probierbuch" de Lazarus Ercker, unue eldonita en 1556.
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1528
en Annaberg, Sankta Romia Imperio
Morto 7-a de januaro 1594
en Prago, Reĝlando Bohemio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Patro Asmus Ercker vd
Edz(in)o Anna Ercker von Schreckenfels • Susanna Ercker von Schreckenfels vd
Profesio
Okupo aŭtoro • mineralogo • mintmaster vd
Aktiva en GoslarPrago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lazarus Ercker (1528-1594) estis germana fandisto, metalurgiisto kaj protektato de la imperiestro Rudolfo la 2-a al kiu li servis dum preskaŭ tridek jaroj. Li ankaŭ aktivis kiel privata kuracisto de Aŭgusto, elektisto el Saksio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al familio de minentreprenistoj kaj en 1547-48 li studis matematikon kaj natursciencojn en la Universitato de Wittenberg. Lia fokuso en la studoj kaj lia familia tradicio kondukis lin al la praktikaj aplikadoj en lia vivo. Komence li laboris en la naskiĝa Saksio, kiel inspektoro en la Elektista Kortego de Dresdeno. Tie lia ĉefa tasko estis analizi ercojn el la mindistriktoj de Annaberg, Frajburgo kaj Schneebeerg. En 1567, li translokiĝis al Bohemio, ĉefe pro la malamo inter la minado-fakuloj. Lia unua rifuĝejo estis la urbo Jáchymov, kie loĝis sia bofrato Paul Uthmann (1530-1601), kaj tie li edziĝis al Zuzana Erckerová (1540-1600).

La elĉerpiĝo de la pli riĉaj mineralaj deponejoj kaj la transigo al la minado de polimetalaj ercoj kun malpli alta arĝento-enhavo kondukis lin al decido pri solvo de la problemo kaj pliigi la ekspluatadon de la ercoj. Pro tiu kialo li estis vokata serve de la ĉeĥa reĝo kaj en marto 1568 li estis indikita kiel kontrolisto de la minejoj en Kutná Hora.

En 1570 li iĝis membro de la Ĉeĥa Ĉambro, kiu zorgis pri la financa administrado en la Bohema reĝlando. Ĝi ekzistis inter 1527 kaj la nova administracia reformo en 1745. En 1577 li estis la plej alta reprezentanto pri minado en la tuta Ĉeĥa reĝlando. Li provis plenumi gravajn reformojn en la kampo de la minado-negocoj kaj teknologio pri procezado kaj sekureco, sed ne ĉiuj bonsukcese.

En 1583, li ankaŭ ricevis la postenon kiel Direktoro de la Monfarejo, en Prago, kaj en 1590 oni eĉ konsideris lian nomumon kiel Plejalta Direktoro de la Monfarejo, unu el la plej gravaj funkcioj en la ŝtata administrado. En 1586, Rudolfo la 2-a donis al li nobelan titolon kiel paro[1] de la Bohemio. Li eĉ ricevis ŝildon dividitan en tri kampoj - konsistantan je unu duobla lilio en la dekstra flanko kaj kvinpetala rozo en la maldekstra, kaj unu kunaĵo je moneroj en la supro kie sidas du pilkoj kiel tenilo. Komence de la 1590-jaroj, en la 16-a jarcento, Lazarus Ercker estis en la pinaklo de siaj fortoj. Inter 1593 kaj 1594 li subite malsaniĝis kaj mortis. Post lia morto kaj la 20-a de septembro 1600, la estrado de la Minfarejo de Prago estis direktita de lia vidvino Zuzana Erckerová.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reĝo-paro estas altstara posteno de homo kiu defendas la reĝlandon kune kun la plej alta administranto de la lando.
  2. Europeana
  3. Openness, Secrecy, Authorship: Technical Arts and the Culture of Knowledge ...
  4. Denkmal Buch Geschichte. Arkivita el la originalo je 2019-08-21. Alirita 2019-08-21.
  5. Openness, Secrecy, Authorship: Technical Arts and the Culture of Knowledge ...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]