Leĝo de Brandolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La leĝo de Brandolini, ankaŭ konata kiel la principo pri malsimetrio de stultaĵoj (angle bullshit asymmetry principle), estas interreta sentenco, kiu temas pri la malfacileco korekti stultaĵojn: "La kvanto de energio, bezonata por refuti stultaĵojn, estas grandordo pli granda ol tiom, bezonata por produkti ilin."[1]

Origino[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis publike formulita la unuan fojon en januaro 2013 fare de Alberto Brandolini, itala programisto.[2] Brandolini deklaris, ke li estis inspirita de la libro Thinking, Fast and Slow de Daniel Kahneman, kiun li legis tuj antaŭ ol rigardi italan politikan intervjuprogramon, kie kverelis la ĵurnalisto Marco Travaglio kaj la eksa ĉefministro Silvio Berlusconi.[3][4]

Similaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

En 2005, la rusa fizikisto Sergej Lopatnikov anonime eldonis eseon[5], kie li enkondukis la jenan difinon:

Citaĵo
 Se la teksto de ĉiu frazo bezonas alineon (por malpruvi), ĉiu alineo - sekcion, ĉiu sekcio - ĉapitron, kaj ĉiu ĉapitro - libron, la tuta verko iĝas efektive nerefutebla kaj do akiras kvalitojn de vereco. Mi difinas tian verecon kiel transcendan. 

Alia simila koncepto estis formulita de la ekonomiisto Roy Radner en 1993.[6]

En debato, la "Gish-galopo" estas tekniko, kiu celas superforti oponanton per laŭeble plej multaj argumentoj, sen konsidero de ties praveco aŭ forto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brandolini's law en la angla Vikipedio.