Leĝo de Duverger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En politika scienco kaj la teorio de voĉdonado, la Leĝo de Duverger deklaris, ke unubalota plureca balotado kun unumembraj distriktoj marĝenigas malgrandajn partiojn, kaj tendencas rezultigi dupartian politikan sistemon. La eltrovo de tiu tendenco estas atribuita al Maurice Duverger, franca sociologo kaj politikscienculo, kiu observis la efikon kaj priskribis ĝin en artikoloj publikigitaj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Tiu ĉi tendenco ofte estas referita kiel "leĝo".

Duverger ankaŭ asertis, ke proporcia reprezentantaro ĝenerale rezultigas plurpartian sistemon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]