Leĝo de la ruĝa flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leĝo de la ruĝa flago (angle Red Flag Act) estis leĝo (akto) en Britio, kiu estis enkondukita en 1865 por eviti akcidentojn en la strata trafiko, pro la oftiĝintaj vaporaŭtoj. Ankaŭ la lobio de la fervojo kaj la ĉevalposedantoj apogis tiun leĝon.

La leĝo antaŭskribis, ke veturilo sen ĉevalo, la aŭtomobilo povas veturi kun rapido de maksimume 6,4 km/h. Ene de komunumoj, la rapideco duoniĝas. Oni antaŭskribis ankaŭ, ke 55 metrojn antaŭ aŭtomobilo devas promeniri persono kun ruĝa flago (aŭ lanterno), por atentigi ĉevalajn veturilojn pri la proksimiĝanta mem-mova veturilo. Tiu antaŭskribo validis en Grand-Britio dum 31 jaroj kaj negative influis la vendon, evoluigon, produktadon de la aŭtomobiloj.

La Akto pri ruĝa flago estis venko por la ĉeval-lobio. Spite al la leĝo, en 1875 mortis en Britio 1.589 homoj en sekvo de strataj trafikaj akcidentoj kun vaporaŭtoj kaj lokomobiloj.

Oni modifis la leĝon en 1878 kaj ĉesis la antaŭskribon pri la ruĝa flago, la distanco de piediranto reduktiĝis je 18 m, la veturilo devis halti je vido de ĉevaloj kaj la veturilo ne rajtis eligi vaporon aŭ fumon por ne timigi la ĉevalon.

La leĝo malvalidiĝis en 1896, per anstataŭigo per leĝo pri „Lokomotivoj surstrate“. Post tio eblis aŭtomobiloj kaj aliaj strataj senĉevalaj veturiloj pli rapide veturi ol piedirantoj.