Saltu al enhavo

Le choix des armes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Choix des armes)
Le choix des armes
filmo
Originala titolo Le Choix des armes
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 19 aŭg. 1981, 30 okt. 1981, 11 mar. 1982, 6 maj. 1982, 6 mar. 1983, 1 sep. 1983
Ĝenro krimfilmo, filma dramo
Kameraado Pierre-William Glenn
Reĝisoro(j) Alain Corneau
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Alain Corneau • Michel Grisolia
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Yves Montand • Gérard Depardieu • Catherine Deneuve • Michel Galabru • Christian Marquand • Gérard Lanvin • Jean-Claude Dauphin • Étienne Chicot • Richard Anconina • Antoine Baud • Elisabeth Ferrier • Gérard Loussine • Guy Mairesse • Jean Rougerie • Jean-Claude Bouillaud • Marc Chapiteau • Maria Verdi • Maryline Even • Michel Caron • Pierre Forget • René Bériard • Roland Blanche
IMDb
vdr

Le choix des armes (Armelekto) estas franca krimfilmo de 1981 reĝisorita de Alain Corneau. La ĉefajn rolojn ludis Yves Montand, Catherine Deneuve kaj Gerard Depardieu. Kvankam laŭ strukturo temas pri krimfilmo, estas ankaŭ psikologia studo de stresitaj homoj kaj ekzameno de aspektoj de franca socio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Noël, iama gangstero nun ĉevalbredisto apud Parizo kun sia bela edzino Nicole, vidas sian trankvilan vivon maltrankviligita kiam du friponoj alvenas per ŝtelita aŭto. Unu estas malnova komplico nome Serge, ĝismorte pafita, dum la aliaj estas juna psikopatiulo nome Mickey. Kiam Serge mortas, Noël enterigas lin. Mickey iras al Parizo kaj revene trovas du policanojn, nome Bonnardot kaj Sarlat, ĉe Noël. Minacante ilin, lifuĝas kaj kaŝuĝas ĉe amiko en Parizo.

Kredante, ke Noël estis perfidinta lin al la polico, li revenas dum vespermanĝa festo kaj terurigas ĉiujn. Konstatante, ke Mickey devas esti haltigita, Noël sendas Nicole al hotelon por ŝia sekureco kaj alvokas du malnovajn komplicojn por helpi lin trovi la frenezulon. Sed, sciinte, ke valora ĉevalino malsaniĝis, Nicole revenas hejmen unu nokton. Mickey estas tie atendante kaj kaptas ŝin. Tamen, la polico estis sekvanta ŝin kaj Sarlat defias Mickey. Dum interpafado, Sarlat mortpafas Nicole dum Mickey forfuĝas.

Mickey poste klopodas por ŝteli bankon, estas denove interpafado kaj Noël savas lin, kvankam poste denova interpafado kun policanoj Mickey mortas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]