Le Juge et l'Assassin (filmo)
Le Juge et l'Assassin (La Juĝisto kaj la Murdisto) estas franca filmo de Bertrand Tavernier, aperinta en 1976.
Temo
Joseph Bouvier, eksa serĝento de infanterio, eksigita pro krizoj de perforto, mortpafas sian fianĉinon, kiu volas forlasi lin kaj provas sin mortigi. Ŝi postvivas kaj li ankaŭ, malgraŭ du kugloj enirintaj lian kapon. Ekzalta simplanimulo, nutrita de anarĥiistaj sloganoj, li fariĝas vagabondo kiam li estas liberigita el la frenezulejo, kien kondukis lin lia faro. Li tiam trairas la vilaĝojn murdante kaj seksperfortante gepaŝtistojn, inter du kantoj per akordiono. Tiuj ĉi scenoj okazas en la kamparo de Ardèche, en 1893.
Provinca juĝisto pacience postsekvas lin kaj finfine sukcesas arestigi lin surbaze de atestaĵoj. Altirante la konfidon de Bouvier, la juĝisto ankaŭ ricevas de li plenan konfeson. Bouvier pensas, ke oni kuracos lin kaj helpos ne plu suferi, tamen la juĝisto ne opinias lin freneza kaj agadas ĉiamaniere por havigi lian mortkondamnon. Bouvier estos ekzekutita.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Le Juge et l'assassin
- Reĝisoro: Bertrand Tavernier
- Scénaro: Jean Aurenche, Pierre Bost, Bertrand Tavernier
- Foto: Pierre William Glenn
- Dekoroj: Antoine Roman
- Muziko: Philippe Sarde
- Muntado: Armand Psenny
- Formato: Kolora (Eastmancolor) - 1.85:1 - monofonia - 35 mm
- Ĝenro: Dramo
- Daŭro: 110 minutoj
- Aperdato: 10-a de marto 1976
Rolularo
- Philippe Noiret: Juĝisto Rousseau
- Michel Galabru: Joseph Bouvier
- Isabelle Huppert: Rose
- Jean-Claude Brialy: Prokuroro Villedieu
- Renée Faure: S-ino Rousseau
- Cécile Vassort: Louise Lesueur
- Yves Robert: Profesoro Degueldre
- Jean-Roger Caussimon: Surstrata kantisto
- Jean Bretonnière: Deputito
- Monique Chaumette: Patrino de Louise
- Aude Landry: Suzanne, fratino de Rose
- Gérard Jugnot: Fotisto (ne kreditita)
- Michel Fortin: Ĥirurgo
- Daniel Russo: Gardisto
- Jean-Pierre Sentier
- François Dyrek
- Christine Pascal: Strikantino (ne kreditita)
Rekompencoj
- 1977: César por plej bona aktoro al Michel Galabru.