Lebap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lebap en Turkmenio

La Provinco Lebap (turkmene: Lebap welaýaty, ruse: Лебапский велаят) estas unu el la kvin provincoj (Welayatlar) de Turkmenio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉe la landlimo kun Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Türkmenabat (Түркменабат, antaŭe Chärjew). Ĝi kovras areon de 94.000 kvadrataj kilometroj, kun 1.034.700 loĝantoj.

Ene de ĝi troviĝas la biosfera dezerta rezervejo Repetek kaj la natura rezervejo Kugitang, kie troviĝas la plej alta monto de la lando, Airababa kun 3.137 m alte.


39°0′N 63°0′E  /  39°N, 63°O / 39; 63 (Lebap)