Leda martestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leddorsa martestudo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leda martestudo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Superfamilio: Ĥelonioideoj Chelonioidea
Familio: Dermoĥeliedoj Dermochelyidae
Fitzinger, 1843
Genro: Dermoĥelio Dermochelys
Blainville, 1816
Specio: D. coriacea
Dermochelys coriacea
(Vandelli, 1761)
Konserva statuso
CR
Distribuo de la leda martestudo — la ruĝaj cirkloj estas la ĉefaj lokoj de nestado kaj la flavaj cirkloj reprezentas la malpli gravajn nestlokojn.
Distribuo de la leda martestudo — la ruĝaj cirkloj estas la ĉefaj lokoj de nestado kaj la flavaj cirkloj reprezentas la malpli gravajn nestlokojn.
Distribuo de la leda martestudo — la ruĝaj cirkloj estas la ĉefaj lokoj de nestado kaj la flavaj cirkloj reprezentas la malpli gravajn nestlokojn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La leda martestudo (Dermochelys coriacea), liuta martestudodermoĥelio, el la ordo de la testuduloj kaj la nura travivanto el la familio de la dermoĥeliedoj, estas la plej granda el la ankoraŭ vivantaj testudoj kaj la kvar plej peza moderna reptilo post tri krokodiluloj.[1][2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Dermochelys coriacea estas la nura specio en la genro Dermochelys.[3]

Domenico Agostino Vandelli unue nomis la specion en 1761 kiel Testudo coriacea (leda testudo) post vidi beston kaptita en Ostia kaj donacita al la universitato de Padua de la papo Klemento la 13-a.[4] En 1816, la franca zoologo Henri Marie Ducrotay de Blainville elpensis la terminon Dermochelys kaj la leda martestudo estis reklasita kiel Dermochelys coriacea.[5] En 1843, la zoologo Leopold Fitzinger metis la genron en ĝian propran familion, Dermochelyidae.[6]

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La leda martestudo vivas en Pacifiko, Hinda Oceano kaj Atlantiko. Ĝi estas 200–300 cm longa kaj pezas centojn da kilogramoj. Ĝia dorso estas bistra kun helflavaj makuloj kaj ĝia brusto estas hela. Ĝia dorso surhavas molan ledecan haŭton kun sep vertikalaj eĝoj. Ĝia ventra kiraso ne tute ostiĝas kaj surhavas kvin eĝojn. Ĝiaj kvar membroj aspektas kiel padeloj. La antaŭaj inembroj estas fortikaj, longaj kaj plataj sen ungoj, dum la malantaŭaj mallongaj. Ĝi havas mallongan voston.

La leda martestudo vivas en tropikaj, kaj subtropikaj maroj. Ĝi naĝas tre rapide, sed sur la tero ĝi rampas tre malrapide, maksimume nur po 270 metrojn hore. Ĝia vivo tamen povas daŭri centojn da jaroj. Ĝi fekundiĝas inter majo kaj julio. Tiam ĝi naĝas de malprofunda maro al marbordo. La testudino fosas kavon sur plaĝo per siaj fortikaj antaŭaj membroj por demeti ovojn. Ĝi demetas po 90-150 ovojn foje. La idoj eloviĝas post dumonata natura kovado kaj venas al maro unuj post aliaj. La leda martestudo nutras sin ĉefe per moluskoj, salikokoj, kraboj kaj fiŝoj kaj ankaŭ algoj kaj aliaj markreskaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]