Lee Van Cleef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Van Cleef

usona aktoro
Persona informo
Naskiĝo 9-a de januaro 1925
en Sommerville, Nov-Ĵerzejo, Usono
Morto 16-a de decembro 1989
en Oxnard, Kalifornio, Usono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Somerville High School
Okupo
Okupo filmaktoro • militisto • televida aktoro • aktoro
TTT
Retejo http://www.briansdriveintheater.com/leevancleef.html
vdr

Lee VAN CLEEF [Li Van Klif] (9-a de januaro 1925 en Sommerville, Nov-Ĵerzejo  —  16-a de decembro 1989 en Oxnard, Kalifornio) estis usona filmaktoro.

Komencis sian karieron en teatro en 1950. Poste aperis en multaj el la plej famaj tiamaj vakerofilmoj, kie li ĝenerale ludis la rolon de malbonulo. En tio multe helpis lin lia vizaĝo, pri kiu memoras ĉiuj ŝatantoj de tiaj filmoj.

En 1962 lia kariero estis provizore ĉesigita pro grava trafikakcidento, kiu sendis lin al hospitalo.

En 1965 li denove aperis sur ekranoj, ĉifoje en Eŭropo, danke al la itala reĝisoro Sergio Leone, kiu donis al li la duan ĉefan rolon en Per qualche dollari in più (Por kelkaj pliaj dolaroj). La grandega sukceso de tiu filmo reekigis lian karieron, kaj li aperis en multaj diverskvalitaj usonaj kaj eŭropaj vakerofilmoj dum la posta jardeko.

Li mortis pro koratako en Oksnard (Kalifornio) la 16an de decembro 1989.

Listo de filmoj

  • High Noon (Usono, 1952)
  • Gunfight at the OK corral (Usono, 1959)
  • The man who shot Liberty Valance (Usono, 1962)
  • Per qualche dollari in piu (Italio, 1965)
  • Il buono, il brutto, il cattivo (Italio, 1966)
  • La resa dei conti (Italio, 1967)
  • Barquero (Usono, 1970)
  • Escape from New-York (Usono, 1980)

eksteraj ligoj (en la angla)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.briansdriveintheater.com/leevancleef.html greke http://thebad.net