Liplegado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Legado sur la lipoj)

Liplegado estas metodo, kiu ebligas al ĝia uzanto rekoni parolon laŭ movoj de lipoj. Tiuj movoj estas nomitaj buŝmimiko. Multfoje parolsonoj vidiĝas same, kaj estas vortoj kun sama buŝmimiko. Oni povas rekoni trionon de tiu, kiu estis elparolita,[1] do li devas kompletigi tiujn kun aliaj informoj, kiel temo, kunteksto, mimiko kaj gestoj.

Tiu teĥniko estas uzita konscie precipe de aŭdmalkapabluloj, surduloj kaj malfacile aŭdantoj. Estas surduloj, kiuj povas tre bone legi sur lipoj, kaj povas paroli kun aŭdantoj, kiuj ne rekonas lian surdecon. Estas ankaŭ tiuj kiuj ne povas uzi tiun teĥnikon. Kutime oni formas vortojn dum signumado por helpi inteligadon.[2] Surdblinduloj uzas la metodon tuŝe. Aŭdantoj pleje ne povas konscie legi sur lipoj, sed ne konscie jes. Oni povas pli kompreni tiun, kies vizaĝon aŭ buŝon oni vidas. Tiu estas efiko de McGurk.

Oni uzas liplegado por rekonstrui filmojn, helpo de komunikado de uloj, kiuj ne havas voĉon, aŭ por agado de sekretaj servoj.

Priskribado[redakti | redakti fonton]

Dum parolado moviĝas parolorganoj, ankaŭ lipoj. Buŝmimiko estas individua, sed simila. Per observado kaj komparado oni povas rekoni buŝmimiko de voĉoj, vortoj kaj idiomoj. Tiu eblas legi kaj interpreti parolon fluente.

Ne nur scio, praktiko kaj kapablo por deĉifrado estas decida, sed ankaŭ cirkonstancoj. Masko kaj vualo faras tiun neebla, ĉar oni ne povas vidi la mundon. Malhelpaj estas barbo kaj lipharoj. Balbutado, kriado detruas buŝmimikon, tiu faras ĝin neinterpretebla. Ankaŭ mallumo aŭ tro forta lumo estas malhelpo.

Baroj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ liplegado havas ĝiajn barojn. Multa da vortoj havas saman buŝmimkon en multa lingvoj. Oni povas eki malmultan informon per tiu metodo, kiun oni devas interpreti en kunteksto, mimiko, gestoj, konita temo, situo, kaj skribita skizo. Ankaŭ kun multa sperto povas oni rekoni nur 32% da vortoj. Oni povis fari programon, kiu majstras liplegadon, ĉar ĝi rekonas 80% da vortojn.[1] Tiu helpas instrui la metodon pli rapide kaj pli bone.

En komunikado kun aŭdaj malkapabluloj estas alternativoj: skribo kaj signolingvo. Cued speech estas uzebla kun Angla lingvo, kiu diferencas konsonantojn kun sama buŝmimiko per manaj signoj.[3]

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En filmo 2001: A Space Odyssey komputilo de kosmoŝipo legas planojn de homoj kontraŭ ĝi sur iliaj lipoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Komputilo povas pli bone legi sur lipo ol homoj
  2. Hallatlan vortaro de Hungara Signolingvo
  3. A jelzett beszéd. Arkivita el la originalo je 2009-04-09. Alirita 2010-08-20. Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-09. Alirita 2020-11-07.

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Szájról olvasás en la hungara Vikipedio.