Leopold Kohr
Leopold Kohr (5-a de oktobro 1909, Oberndorf ĉe Salzburg — 26-a de februaro 1994, Gloucester, Britio) estis ekonomikisto, juristo, politologiisto kaj pensis filozofe. Kohr estis anarkiisto kaj iniciatinto de la ekologia movado. En 1983 li estis distingita per la „alternativa Nobelpremio“.
Lia moto „small is beautiful“ („malgrande belas“) nun mondvaste estas la slogano de la ekologia movado.
Eksteraj ligiloj
Informoj pri Leopold Kohr en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Leopold Kohr Akademie
- Leopold Kohr – Einsichten zum "menschlichen Maß"
- The Right Livelihood Award
- Longa nokto, Deutschlandradio Kultur, 17.10.2009 · 00:05 Uhr, Die Lehre vom rechten Maß - Eine Lange Nacht über Leopold Kohr und seine Erben de Dolores Bauer