Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Учебник языка эсперанто. Основной курс
Учебник языка эсперанто. Основной курс
Aŭtoro Boris Kolker
Eldonjaro 1992
Urbo Moskvo
Eldoninto Scienco
Paĝoj 159
ISBN 5-02-017112-3
v  d  r
Information icon.svg

Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso. estas lernolibro de Boris Kolker. Multaj diverstitolaj versioj de tiu ĉi lernolibro eldonitaj en multaj urboj de Sovet-Unio ekde la jaro 1973; suma eldonkvanto ĉirkau 50 mil ekzempleroj.

La simpla, maldika libreto enhavas bone strukturigitan, didaktike sperte aranĝitan kursmaterialon por rusparolantaj lernantoj de Esperanto. Ĝi estas destinita por komencantoj. La 20 lecionoj de la lernilo donas multajn informojn pri E-o: kaj en la cellingvo kaj en la rusa. Kelkaj tekstoj estas tro politikaj, sed eble necese pro la cirkonstancoj. La bazaj leciontekstoj, pli kaj pli longaj, trairas temojn de la ĉiutaga vivo ĝis E-literatura enhavo. La gramatiko estas konciza, per bonaj ekzemploj klarigita kaj en la taskoj plene ekzercigita. Unu el la karakterizaj metodikaj trajtoj de la libro estas la maksimuma ripetiĝo de afiksoj kaj helpaj vortoj en laŭeble ĉiu teksto kaj ekzerco de ĉiu leciono. Multe valoras, precipe por memstudantoj, la laŭŝtupe aranĝitaj, kvante ampleksaj ekzercoj: tradukigo de E-vortoj, esprimoj, poste frazoserioj kaj fine tradukigo de ruslingvaj tesktoj. Ekzistas estona kaj kartvela versioj de tiu ĉi lernolibro, adaptitaj al lokaj cirkonstancoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]