Leroy Merlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leroy Merlin
Jura formo SA
Dato de fondo 1923
Sidejo Lezenne, Lille, Francio
TTT Leroy Merlin
v  d  r
Information icon.svg

Leroy Merlin (antaŭe Au stock américain (Ĉe usona stoko)) estas kompanio de konstruaĵo, ĝardenado kaj memfarado, fondita en Francio la 1-an de januaro 1920 en Nœux-les-Mines (Pas-de-Calais, Francio). La sidejo estas en Lezennes (Lille, Francio). Estas vendejoj Leroy Merlin en multe da landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1920: Adolphe Leroy kaj Rose Merlin, infanoj de komercistoj kaj estontaj geedzoj, kreis kompanion nomitan Au stock américain en Noeux-les-Mines, kies aktiveco estas revendado de troaĵoj de la usona armeo restinta sur la franca grundo post la Unua Mondmilito. La kreintoj de la kompanio sufiĉe rapide konstatis kreskantan postulon por konstruado kaj hejma aranĝo. Do ili vendis meblojn kaj konstruaĵajn produktojn de malmuntitaj usonaj barakoj ĉar ĝis tiam la individuo povis akiri ilin nur tra sia loka metiisto. La memfara vendoplaco naskiĝis;
  • 1950-1959: malfermo de novaj vendejoj en Merlinmont, Longueau kaj Bruay-en-Artois (sidejo de la familio Merlin, hodiaŭ Bruay-la-Buissière);
  • 1960: Au stock américain alinomiĝis Leroy Merlin;
  • 1966: Malfermo en Noeux-les-Mines de la unua memserva vendejo;
  • 1979: Familio Mulliez eniris la kapitalon de la entrepreno;
  • 1989: Unua alilanda loko, situanta en Hispanio.