Les Inconnus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
De maldekstre dekstren: Didier Bourdon, Bernard Campan kaj Pascal Légitimus.

Les Inconnus [le‿zɛ̃kɔny] (laŭvorte “La Nekonatoj”) estas triopo da francaj humuristoj, kies membroj estas Didier Bourdon, Pascal Légitimus kaj Bernard Campan.

La grupo formiĝis en 1984 (tiam al ĝi apartenis ankaŭ Smaïn kaj Seymour Brussel, kiuj restis nur kelkajn jarojn). Ili estis tre popularaj en la 1990-aj jaroj, ĉefe danke al sia televida elsendo La Télé des Inconnus (“La televido de la Nekonatoj”), kiu parodiis tiamajn francajn televidajn elsendojn. La triopo disiĝis en la mezo de la 1990-aj jaroj pro jura kverelo kun la produktisto Paul Ledermann, sed faris filmon kune en 2001.

Filmoj[redakti | redakti fonton]