Leteroj de Ignaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Leteroj de Ignaco estas sep leteroj atribuitaj al la dua episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio († 107-110), difinita La iluministo, grekalingve skribitaj en la unuaj jaroj de la 2-a jarcento. En la kristana tradicio kaj ĉe nunaj studuloj tiuj leteroj estas taksataj aŭtente verkitaj en kristana medio, kaj atribueblaj al vera Ignaco, kaj inkluzivitaj inter la Apokrifoj de la Nova Testamento ĉar kelkaj provis ĝin akceptigi inter la la kanonaj libroj. Hodiaŭ oni ilin lokigas inter la literaturaĵoj de la Apostolaj Patroj.

Korpuso de la leteroj de Ignaco[redakti | redakti fonton]

Ignaco lasis korpuson de leteroj redaktitaj dum la vojaĝo kiu lin kondukis el [[Antioĥio al Romo, kie li suferis martiriĝon. La unua haltejo estis Smirno. Ĉi-tire Ignaco verkis kvar leterojn al la Eklezioj de Efezo, de Magnesia, de Tralli kaj de Romo. Forigite el Smirno, Ignaco atingis Troadon. kie li haltis kelke da tempo. El Troado li sendis tri leterojn: du al la komunumo de Filadelfio kaj Smirno, kaj unu al la episkopo de Smirno Polikarpo.

De tiu korpuso alvenis ĝis nia epoko tri malsamaj redaktoj, difinitaj ĉe sciencaj esploristoj:

  • recenzo longa (la sep teteroj de la meza recenzo en ampleksigita redakto kaj aliaj ses leteroj, kies kvin atribuitaj al Ignaco)
  • recenzo meza (sep leteroj de Ignaco)
  • recenzo mallonga (tri leteroj jam ĉeestaj en la meza recenzo, sed en pli mallonga formo).

la fakto ke tiuj leteroj aperas en diversaj formatoj ekscitis multajn dubojn pri la ilia aŭtentikeco. Post diskuto daŭrinta plurdekojn, inter la finiĝo de la 19-a jarcento kaj la komenciĝo de la 20-a oni konkludis ke la aŭtentaja estis tiuj entem+nataj en la meza. La longa kaj la mallonga estintus redaktitaj aposteriore kaj ne apartenus al Ignaco [1]. Spite de tiu vasta konsento inter studuloj, la debato daŭras ankaŭ hodiaŭ.

Meza Recenzo[redakti | redakti fonton]

Unika hodiaŭ konsiderita aŭtenta, la meza redato konsistas en sep leteroj al:

  1. Efezanoj
  2. Magnesianoj
  3. Trullanoj
  4. Filandelfianoj
  5. Romanoj
  6. Smirnanoj
  7. Polikarpo

Stilo kaj penso[redakti | redakti fonton]

Ignaco (sankta) estas unu el la plej elstara persono de la naskiĝanta Eklezio. Lia tekstoj lasaj travidi tutan friskecon de la fido de la generacio kiu estis ĵuse rekontintaj la Apostolojn.

Li klare skizas la hierarkian kadron de la eklezia komunumo kaj samtempe la fundamentan unuecon kiu ligas la fidelulojn al Kristo.

En tiuj leteroj de Ignaco oni trovas, unuafojojn en la kristana literaturo, la vorton “katolika” (universala) atribuata al la “Eklezio”: “Kie estas Jesuo Kristo, tie estas la katolika Eklezio." (Smirnanoj 8,2).

Al la Romanoj, por laŭdi ilian kredon, li tiele adresiĝas: “Eklezio en Romo prezidas al la agapo kiu havas la leĝon de Kristo kaj portas la nomon de la Patro”.[2]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj ses leteroj estis transdonitaj, escepte de tiu al la Romanoj, de la Mediĉa Laŭrenza kodekso 57,7, datebla je la 11-a jarcento [3]. Parto de la letero al la Smirnanoj estas gastigita en la Berlina papiruso 10581 (5-a jarcento). La letero al la Romanoj troviĝas en la Greka pariza kodekso 1451 (reiranta la la la 10-11-aj jarcentoj, kie estas enkorpigita en la skribaĵo titolita Martiriĝo de Ignacio.

Psedo-ignacaj leteroj[redakti | redakti fonton]

Al Ignaco estis atribuitaj aliaj leteroj certe ne aŭtentaj, eble aperintaj de 2-a ĝis la 4-a jarcentoj. Ili estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Multaj elementoj instigas lokigi la longan redakton ĉirkaŭ la 4-a jarcento.
  2. pri ĝia interpreto oni vidu la itallingvan komenton. [1].
  3. Tiu kodekso entenas ankaŭ iujn tekstoj de la longa recenzo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Prinzivalli, Emanuela; Manlio Simonetti. (2010) “Le lettere di Ignazio”, Testi cristiani delle origini (itale), p. 279.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Cathopedia reta katolika encklopedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]