Lexington (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Minuteman ĉe Lexington Green, farita de H. H. Kitson.

Lexington (prononcita /ˈlɛksiŋtn̩/) estas urbeto en la Graflando de Middlesex, en Masaĉuseco en Usono. Laŭ la censo de 2010, 31.394 homoj loĝis en la urbeto.

La urbeto famas ĉar tie okazis la unuaj pafoj de la Batalo de Lexington kaj Concord (fonetike Kon-kard), la unua batalo de la Usona Revolucio.

La unuaj loĝantoj ekloĝis (setlis) en Lexington je 1642. La urbeto korporaciĝis oficiale je 1713. [1]

Ĉiujare, je la tria lundo de aprilo, la urbeto festas Patriotan Tagon, Masaĉuseca ŝtata festo. Je la sesa horo posttagmeze, oni reludas la bataleton je Lexington Green.