Saltu al enhavo

Liĥtenŝtejna Landa Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Liĥtenŝtejna Landa Muzeo en Vaduzo (2009), ejo n-ro I

La Liĥtenŝtejna Landa Muzeo (germane: Liechtensteinisches Landesmuseum) estas publikjura fondaĵo de la princujo de Liĥtenŝtejno prezentante en Vaduzo la historion, geografion kaj faŭnon/flaŭron de la lando. Filioj estas la poŝtmuzeo de Vaduzo, la trezorejo Schatzkammer Liechtenstein kaj kampara loĝadmuzeo en Schellenberg.

Iniciatis fondon de muzeo je la fino de la 19-a jarcento princo Johano la 2-a; efektivigis la planon la landa guberniestro Friedrich Stellwag von Carion. Celo estis preventi vendon de arĥeologiaj trovitaĵoj kaj kreo de nacia idento. En 1894 Carion kreis la unuan katalogon de aĵoj kiuj tiutempe ankoraŭ spekteblis en la Kastelo Vaduzo (kiu ankoraŭ ne funkciis kiel princa rezidejo).[1] En 1901 fondiĝis la Historia Societo por la Princlando Liĥtenŝtejno, kiu subtenis kaj administris la muzeon. Dum la restaŭrado kastela la kolekto venis en la novan registarejon kie ĝi gastis ĝis 1926.

Retransporto de la eksponitaĵoj kastelen okazis en 1929 kaj kiam la princa familio ekloĝis en Vaduzo en 1938 la objektoj estis dismetitaj en diversaj etaĝoj. En 1954 la tuto venis en la suprajn etaĝojn de la nova konstruaĵo de la banko Liechtensteinische Landesbank; dek du jarojn poste la objektoj denove dissplitiĝis je diversaj elmontraj lokoj.

En aprilo 1972 okazis inaŭguro urbocentre en iama gastejo Herrschaftliche Taverne zum Adler; tio evidentiĝis post 20 jaroj denove nur provizoraĵo pro ke la domo suferis damaĝojn pro najbaraj konstruoj. Fermo muzea estis en 1992. Post kreo de kamparhistoria komplekso Bäuerliches Wohnmuseum en Biedermann-domo en Schellenberg oni kelkajn objektojn de la ĉefa kolekto elmontris tie. En novembro 2003 finfine estis solena inaŭguro de propra ejo en Vaduzo.

Direktoroj (de 1972)

[redakti | redakti fonton]

Konsistas la ĉefa loko en Vaduzo el du malnovaj kaj unu nova konstruaĵoj kiuj estas interligitaj.

  • Dendrokronologie evidentiĝis ke spuroj en ejo n-ro I ĝis la jaro 1438-a reiras. La kerno estas duetaĝa masiva domo kun kelo. Poste ĝia uzo estis taverna ĝis 1712 kiam ĝi fariĝis princa posedaĵo. Aldoniĝis doganimposta kontrolejo. Inter 1865 kaj 1905 ĝi estis sidejo de la registaro; post ekposedado fare de privatulo en 1933 ĝi revenis en sinon publikan en 1967. Por muzea uzo ĝi ĝuis diversajn aranĝojn inter 1968 kaj 1970.[5]
la eksa domo de la guberniestro (Verweserhaus)
domo Biedermannhaus en Schellenberg; kamparanviva sekcio
  • La eksta guberniestra domo datumas jam de de la 12-a jarcento estinte loĝturo kun trapeza horizontala projekciaĵo. La princa landa vokto rezidis ene inter 1594 kaj 1712 kaj denove inter 1775 kaj 1918. Inter 1857 kaj 1862 la ejo krome estis kunvenoloko de la landa laŭsociklasa asembleo. En 1922 la tiama princo Johano la 2-a disponigis ĝin por buroa kaj administrada utiligoj. Alikonstruoj estis inter 1999 kaj 2004.
  • En 2003 finiĝis apuda nova ejo, apud piedo de oriente troviĝanta montodeklivo. Ĝi gastas kaj la naturhistorian sekcion kaj specialajn/nedaŭrajn ekspoziciojn.

Ĉefa fokuso kuŝas sur kolekto de aĵoj tipe liĥtenŝtejnaj kaj regionhistoriaj, disde arkeologiaj trovitaĵoj el la malfrua ŝtonepoko. Kolektatas kaj ĉiutagaj aĵoj (armiloj, agrikulturaj iloj) kaj artaĵoj. Nek mankas sakralaĵoj el kirkoj (ekz. el la preĝejo Ĉielenpreno de Mario de Bendern kun fama karesma tuko). De 2003 gravas ankaŭ prezentado de faŭno kaj flaŭro el la alpaj regionoj. Kamparana fokuso estas en la filia domo je Schellenberg.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Hansjörg Frommelt, Norbert W. Hasler: Liechtensteinisches Landesmuseum: Geschichte, Sammlungen, Ausstellungen, Bauten. Liechtensteinisches Landesmuseum, Vaduz 2004, ISBN 3-9521735-1-7.
  • Hansjörg Frommelt, Norbert W. Hasler: Die Dauerausstellung. Liechtensteinisches Landesmuseum, Vaduz 2004, ISBN 3-9521735-2-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marc Eric Mitzscherling: Nationalmuseale Anfänge in der Peripherie des 19. Jahrhunderts – Vergleichende Betrachtung von Sammlungsmotiven und -schwerpunkten nationaler Protomuseen, Erfurt 2023 (Academia.edu).
  2. Markus Burgmeier: "Liechtensteinisches Landesmuseum" - ĉe: Historisches Lexikon des Fürstentums Liechtenstein (HLFL), 31.12.2011
  3. Julia Kaŭfmann: Im Landesmuseum weht ein neuer Wind (=Liechtensteiner Vaterland, 235), Vaduzo 2023, p. 5
  4. "Neue Landesmuseumsdirektorin steht fest" - ĉe: Vaterland, 6.11.2023
  5. Cornelia Herrmann: Die Kunstdenkmäler des Fürstentums Liechtenstein. 2007, p. 308–310
47.1381779.522744