Liberala Partio (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Liberala Partio (norveglingve Venstre, t.e. "maldekstro") estas liberala politika partio en Norvegio. Ĝi estas la plej malnova aktiva partio de la lando, kaj ĝi historie plenumis kelkajn gravajn reformojn kiel la parlamentan sistemon, religian liberecon, universalan voĉdonrajton kaj senpagan edukadon.

La partiestro estas depost 2010 Trine Skei Grande. Ĝi origine estis grava partio en Norvegio, sed malfortiĝis pli freŝdate kaj klopodas resti super la balotsojlo.