Libro pri la naskiĝo de Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libro pri la naskiĝo de Maria estas apokrifa teksto redaktita latinlingve en la karolida epoko de la 8-9-aj jarcentoj. Ĝi rakontas la miraklan naskiĝon de Maria, patrino de Jesuo, prezentante entute rearanĝon de la unuaj 11 ĉapitroj de la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo. Ne traktante pri evangeliaĵoj kiel ekzemple pri la vivo de Jesuo aŭ pri lia publika agado, tiu libro ne povas esti katalogita, malgraŭ ĝia apokrifeco, inter la evangelioj, sed, konsiderinte la striktan ligon kun la aliaj evangelioj pri la infanaĝo, ĝi inkluzivindas inter la evangeliaj kolektaĵoj.

Aŭtoro kaj dato[redakti | redakti fonton]

Simile al la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo, la teksto sin kredigas kiel verkon de Sankta Hieronimo (347-420), fama iniciatinto de la Vulgato kiu tradukintus al la latina antaŭan tekston.

Reale, tamen, la filologia ekzameno sugestas redakton en la 8-a/9-a jarcento en la areo de la latina eklezio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Prefaco. Traduko de antaŭa teksto (anonima letero atribuata al Hieronimo).
  • 1. Maria, filino de Joakimo kaj Anna, naskiĝinta en Nazareto kaj edukita en la templo de Jerusalemo.
  • 2. Joakimo malŝatata de ĉefsacerdoto pro sia sterilo. Pro honto li fuĝas ĉe la paŝtistojn de la paŝtejo.
  • 3. Anĝelo aperas al li kaj promesas filinon, nome Maria.
  • 4. Anĝelo aperas ankaŭ al Anna al kiu promesas filinon, nome Maria.
  • 5. Joakimo revenas hejmen. Koncipiĝo kaj naskiĝo de Maria.
  • 6. Maria, trijaraĝa, enkondukita al la Templo por esti edukita kun aliaj junulinetoj.
  • 7. Kiam Maria dekkvarjaraĝas, la ĉefsacerdoto, por trovi edzon por ŝi, ordonas ke ĉiuj senedzinuloj kunportu al la templo sian vergon: la proprietuloj de la vergo kiu florintus kaj el kiu elirintus kolombo estus la edzo de Maria.
  • 8. La maliunulo Jozefo sin prezentas sed ne liveras sian vergon. Dio sciigas la fakton al la ĉefsacerdoto. Fine estas elektita Jozefo.
  • 9. Jozefo revenas al Betlehemo por pretigi la hejmon. Maria en Nazareto ĉe la gepatroj.
  • 10. Jozefo revenas al Nazareto kaj malkovras ke Maria estas graveda. Li ekopinias pri edzinperfido; anĝelo lin trankviligas per la ĝusta informo. Ili revenas al Betlehemo kaj Maria akuŝas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • L. Moraldi (a cura di), Apocrifi del Nuovo Testamento, vol. I. Vangeli; vol. III. Lettere, Dormizione di Maria, Apocalissi, Casale Monferrato, Piemme, 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]