Lidérc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lidérc (hungara vorto por inkubo) estis hungara esksperimenta aer-aera raketo kontraŭ bombaviadiloj, evoluigita en Hungario. Ĝi eksplodis helpe de la 4 enkonstruitaj sentemaj mikrofonoj je la maksimuma motorbruo de la aviadiloj.

La raketo mem longis 1430 mm, havis la maksimuman diametron de 295 cm, pezis 130 kg. La mantelon formis ŝtaltubo dika 3–4 mm. En la tubo oni lokigis termit-aldonaĵon por kreskigi la eksplodan forton. Tiu ekbrulis super 800 Celsiusoj kaj la Fe2O3+(BaO) transformiĝis al Al2O3+BaO, formante splitaĵojn.

La fuelo estis plenigita en meze lokiganta dua ŝtaltubo. La pelaĵo estis 15-20 ekzempleroj el senfuma pulvostango, kiuj estis lokigitaj en tuboj longaj 1000 mm kaj havanta la diametron de 30 mm.

La konusa raketonazo entenis la rezonad-sentilon (Károly Pulváry), la eksplodigilon kaj la eksplodan kapon el trotilo (5–8 kg).

Oni komence evoluigis la raketon en Csepel, poste en Diósgyőr. Oni atingis per ĝi atingopovon de 8 km (oktobro de 1944). Ĝi estis uzata nur ekde novembro de 1944 kontraŭ la sovetaj tankoj ĉe Csepel kaj kelkfoje aliloke (oni produktis nur 40-50 kaj oni povis nur tiujn foruzi).

Dum ĝia eksplodo aperis bluverda lumo kaj granda fumo. Kvankam oni evoluigis kiel aer-aeran raketon, oni neniam uzis ĝin tiucele pro ties malperfektaĵoj.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]