Lida

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lida (beloruse - Ліда, ruse - Лида) - estas urbo en Hrodna regiono de Belorusio. Aŭtomobilvoja kaj fervoja nodo al Vilnuso, Baranaviĉi, Hrodna, Maladzeĉna. Loĝantaro estas 95,8 miloj da homoj (2009).

Partneraj urboj

Ekonomio

En la urbo situas entreprenoj de maŝinkonstruado, nutraĵproduktado, kemiaĵproduktado, lignoprilaboro, konstruaĵproduktado. En la urbo estas 2 gastejoj. Lida estas turisma centro de nacia nivelo.

Edukado, kulturo

En la urbo estas 14 mezlernejoj, gimnazio, liceo, koleĝo, muziklernejo, 2 profesiaj lernejoj. Lida historia-arta muzeo. Popola teatro. Kinejo. En la urbo konserviĝas mezepoka kastelo.

Eksteraj ligiloj