Lingva mergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lingva bano)
La arabaj (Al-Waha, Usono) kaj japanoj (Mori ne Ike, Usono) de Concordia Language Villages efektivigas kulturan interŝanĝoprogramon, en kiu la arabaj vilaĝanoj lernas la japanan kaj iom da kaligrafio per japana lingva mergo.

Lingva mergo estas metodo de instruado de dua lingvo en kiu la dua lingvo de la lernantoj (L2) estas la medio de klasĉambra instruado. Per tiu metodo, la lernantoj studas lernejajn temojn, kiel matematiko, scienco, kaj sociaj studoj, en sia L2. La ĉefa celo de ĉi tiu metodo estas progresigi dulingvecon, en aliaj vortoj, disvolvi la komunikan kompetentecon aŭ lingvan kapablecon de la lernantoj en ilia L2 krom ilia unua aŭ gepatra lingvo (L1). Pliaj celoj estas la kognitivaj avantaĝoj de dulingveco.

Lingva merga instruo estis inventita en Kanado dum 1960-aj jaroj.

La studentoj, konforme al specifa eduka projekto, estas do 'mergitaj' en la L2 kaj uzas ĝin por lerni la sciencojn, historion, geografion kaj / aŭ aliajn temojn, kaj sekvi eĉ interdisciplinajn instruajn vojojn.

CLIL - Integrita lernado de lingvoj kaj fakaj enhavoj>[redakti | redakti fonton]

La termino CLIL ( Enhavo kaj Lingva Integrita Lernado aŭ "Integrita Lernado de Lingvo kaj Enhavo"), kreita en 1994, ne estas vere sinonima al 'lingva mergo' - kiel en la kazo de lernejoj kiuj elektas dulingvan instruadon.

Fakte, CLIL estas lingva lernometodiko, en kiu oni kreskigas la lingvan enhavon pere de instruado de unu aŭ pli da fakoj en L2, per novigaj instrumetodoj. Ĉi tiuj metodoj postulas de la gelernantoj esti aktoroj en la konstruado de siaj scioj : la asimilado de la (inter)faka enhavo fariĝas la ĉefa celo. La akiro de pli grandaj komunikaj kapabloj en L2, aliflanke, estas ĝia konsekvenco.

Kreita en 1994 fare de David Marsh kaj Anne Maljers, la termino CLIL [1] estas sinonimo de Lingvo-mergo enkondukita - laŭ la volo de ĝiaj kreintoj - kiel multmaniere uzebla termino por inkluzivi diversajn lernajn spertojn kaj metodaron en vehikla lingvo (lingvafrankao). La termino, plejparte uzata en Italio kaj en iuj eŭropaj landoj, ankaŭ ofte estas uzata en iuj dokumentoj de la Eŭropa Unio por indiki 'plonĝajn spertojn' aŭ rektvoje, iom simila al cheh-kursoj en Esperanto.

Laŭ la kreintoj, la termino CLIL eĉ povus reprezenti platformon por noviga metodologia alproksimiĝo, kie la konstruado de lingvaj kaj komunikadaj kapabloj samtempe akompanas la evoluon kaj akiron de fakaj konoj.

La CLIL uzas la metodajn principojn venintaj el la esploroj pri lingva mergo kaj, ĝenerale, la instruado en komunika lingvo kiuj rilatas al :

  • fido je la komunika aliro kaj je la kapablo de interkultura konscio;
  • la uzeblo de lingvaj kapabloj akiritaj dum aktivecoj en la ĉiutaga vivo;
  • moviĝeblo en edukado kaj laboro;
  • stimulaj kaj novigaj lernaj kuntekstoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la itala vikipedio je la 18-a de majo 2019.