Lingvaj poetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lingvaj poetoj (aŭ L=A=N=G=U=A=G=E poetoj pro la samnoma gazeto) estas avangarda grupo aŭ tendenco en usona poezio kiu ekestis fine de la 1960-aj jaroj kaj komenco de la 1970-aj jaroj. Ties poezio emfazas la rolon de la leganto por doni signifon al verko kaj malemfazas esprimon, vidante la poemon kiel konstruaĵon en kaj de lingvo mem. Por evoluigi sian poetikon, membroj de la Lingva Skolo rigardis la emfazon sur metodo de la modernisma skolo, ekzempligate de Gertrude Stein kaj Louis Zukofsky. Lingva poezio estas ekzemplo de poezia postmodernismo. Ĝia plej proksima pramovado estis la Novaj Usonaj Poetoj, grupo kiu inkluzivis la Novjorkan Skolon, Objektivismajn Poetojn, la Black Mountain Skolo, la Beat poetoj kaj la Sanfranciska Renesanco.

Iuj aspektoj de la poezio de la lingvaj poetoj forte ligiĝis kun la membroj de la grupo: verkado kiu defiis la "naturan" ekziston de parolanto antaŭ la teksto; verkado kiu emfazis malligecon kaj la materiecon de la signifilo; kaj proza poezio, precipe en pli longaj formoj ol tiuj, kiuj estis antaŭe favorataj de anglaparolantaj verkistoj, plus aliaj netradiciaj, ofte nenarativaj formoj.

Lingva poezio estas polemika temo en usona literaturo ekde la 1970-aj jaroj ĝis la nuntempo. Eĉ la nomo estas polemika: dum multaj poetoj kaj kritikistoj uzas la nomon de la gazeto (L=A=N=G=U=A=G=E) por signifi la grupon, multaj aliaj elektis uzi la terminon sen egalsignoj. Ankaŭ la terminoj "lingva verkado" kaj "lingvocentra verkado" estas ofte uzataj, kaj eble estas la plej generikaj terminoj. Neniuj poetoj ligataj kun la tendenco uzis egalsignojn, kiam ili referis al la poezio kolektive. Ties uzo en iuj kritikaj artikoloj povas esti indikanto de la "eksterula statuso" de la aŭtoro.[1]

Retaj provekzempleroj de la poezio de multaj lingvaj poetoj troveblas jen en blogoj bontenataj de la verkistoj, jen en retaj pordoj kiel Electronic Poetry Center, PennSound kaj UbuWeb.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Greer . “Ideology and Theory in Recent Experimental Writing or, the Naming of 'Language Poetry'”, boundary 2 (angla lingvo) 16 (2/3), p. 335–355.