Lingvoj de Sud-Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Estas dek unu oficialaj lingvoj en Sud-Afriko: nome la zulua, la kosa, la afrikansa, la angla, la peda, la cvana, la sota, la conga, la svazia, la venda kaj la suda ndebela. Plurlingveco estas komuna en Sud-Afriko. La plej parolataj gepatraj lingvoj estas la zulua (22,7%), la kosa (16%), la afrikansa (13,5%), la angla (9,6%) kaj la peda (9,1%). Naŭ de la oficialaj lingvoj estas bantuaj lingvoj, kaj du estas okcidentĝermanaj.

Antaŭ la fino de la apartismo, Sud-Afriko havis nur eŭropajn oficialajn lingvojn: nome la anglan kaj la nederlandan ĝis 1961 (sed la nederlanda oficiale inkluzivis la afrikansan ekde 1925, kvankam lingvoscience ili ne jam estis la sama lingvo); la anglan, la afrikansan kaj la nederlandan ĝis 1984; kaj la anglan kaj la afrikansan ĝis 1994. La ANC agnoskis la aliajn lingvojn, kiuj inkluzivas la plej uzatajn gepatrajn lingvojn (la zuluan kaj la kosan). La ANC ĉefe uzas la anglan kiel registaran lingvon. Sud-Afriko nun estas la lando kun la dua plej oficialaj lingvoj, nur malpli ol Barato.

Ankaŭ estas aliaj lingvoj en Sud-Afriko. La moderna sud-afrika konstitucio ankaŭ postulas la subtenadon de kelkaj aliaj lingvoj, nome la koja, la sana (kiel kojsana) kaj la nama, apud la protektado de lingvaj rajtoj de oficialaj lingvoj. Ĉi tiuj celoj estas la devo de la PanSALB (Pan South African Language Board, "tut-sud-Afrika lingvo komisiono"). La konstitucio pleje uzas la eksonimojn de lingvoj en sia teksto.