Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj
| Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj | ||
|---|---|---|
| Институт языкознания РАН | ||
| instituto de Rusia Akademio de Sciencoj | ||
| Komenco | 1950 vd | |
| Geografia situo | 55° 45′ 11″ N, 37° 36′ 19″ O (mapo)55.753137.6054Koordinatoj: 55° 45′ 11″ N, 37° 36′ 19″ O (mapo) | |
| Landoj | Rusio • Soveta Unio vd | |
| Situo | Moskvo | |
|
| ||
| Estro | Viktor Vinogradov | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Lingvoscienca instituto de Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Институт языкознания РАН, mallonge ИЯ РАН, ИЯз РАН) estas lingvoscienca instituto kaj fako de Rusia Akademio de Sciencoj, unu el ĉefaj lingvosciencaj organizaĵoj en Rusio. Tie okazas esplorado de teoriaj problemoj de lingvistiko kaj ĝiaj branĉoj, estas studataj kaj science esplorataj multaj apartaj lingvoj.
La instituto situas en Moskvo. Estro ekde 2017 estas Andrei A. Kibrik.
Historio
[redakti | redakti fonton]La instituto estis fondita en 1950.
Situo
[redakti | redakti fonton]La instituto situas en la centro de Moskvo laŭ adreso: strateto Ega Kislovskij, domo 1, konstruaĵo 1.
Esplorkampoj
[redakti | redakti fonton]La Instituto de Lingvistiko (ru: Институт языкознания) de la Rusia Akademio de Sciencoj prezentas la jenajn esplorkampojn:
- lingvoteorio, lingva tipologio kaj kompara-historia lingvistiko;
- priskribo de la lingvoj de la mondo, inkluzive de raraj kaj endanĝerigitaj lingvoj;
- area lingvistiko;
- socilingvistiko;
- etnolingvistiko;
- psikolingvistiko;
- historio de literaturaj lingvoj;
- komputa lingvistiko;
- leksikografio;
- logika analizo de lingvo;
- eksperimenta fonetiko kaj semantiko;
- traduka teorio
Projektoj
[redakti | redakti fonton]La instituto realigis kelkajn gravajn apartajn projektojn.
En 1990 estis eldonita Lingvoscienca enciklopedia vortaro (2-a eldono en 2002). En 1995 ĝiaj ĉefaj aŭtoroj kaj redaktantoj ricevis Ŝtatan premion de la Rusia Federacio pri scienco kaj teknologio.
Tie estas eldonata ankaŭ grandega enciklopedio "Lingvoj de la mondo" kun multe da informoj pri specifaj lingvoj laŭ iliaj diversaj trajtoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](angle, ruse) Oficiala retejo de la Instituto
(angla) Konciza prezento de la Instituto en la angla Arkivigite je 2014-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
(ruse) Институт языкознания, Кафедра иностранных языков (Fako de fremdaj lingvoj)
(angle) Department of foreign languages (Fako de fremdaj lingvoj)



