Linipaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 11:34, 4 sep. 2013 farita de Sergio (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

En tipografio la linipaŝo estas la vertikala distanco inter la linibazoj de najbaraj linioj sampaĝaj.

Jen estas tekstopeco prezentanta minimuman linipaŝon:

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la

aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon …

Ĉe tia linipaŝo iuj pendaĵoj povas tuŝi supersignojn aŭ malpendaĵojn de la sekva linio (kaj tio aspektas malbele).

Iom pli granda linipaŝo estas pli facile legebla:

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la

aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon …

La duobla linipaŝo estas malpli facile legebla, kaj pli malŝpara pri la papera aŭ ekrana spaco (tamen ĝi povas esti oportuna por surpaperaj notoj aŭ korektoj):