Liphara funko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Вусатий фанк
dokumenta filmo
Produktadlando  Ukrainio
Originala lingvo ukraina
Kina aperdato 24-a de junio 2021
Daŭro 75 minutoj
Ĝenro Dokumenta filmo
Kameraado Sergij Miŝĉenko
Reĝisoro(j) Oleksandr Kovŝ
Produktisto(j) Andrij Granicja
Scenaro Vitalij Bardeckij
Produktinta firmao T.T.M.
vdr

Liphara funko (ukraine Вусатий фанк, angle Moustache Funk) estas Ukraina dokumenta filmo de Oleksandr Kovŝ kaj Vitalij Bardeckij pri voĉaj kaj instrumentaj ensembloj de la 1970-aj jaroj, kiuj en la teritorio de Ukraina SSR iĝis analogaj al okcidentaj provgrupoj[1].

La premiero de la filmo estis planita la 6-an de oktobro 2020[2], tamen, ĝi estis prokrastita al la 24-a de junio 2021[3].

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo estis kreita fare de la studio "T.T.M." kun la subteno de la Ŝtata Agentejo de Ukrainio por Kino kaj la Ministerio de Kulturo de Ukrainio[2]. La aŭtoro de la ideo kaj skripto estis muzikĵurnalisto, iama manaĝero de la grupoj "Okean Elzi" kaj "Skrjabin", Vitalij "Bard" Bardeckij[4].

La filmo esploras la fenomenon de la tielnomita "liphara funko" - grava fenomeno de la "ora epoko" de ukraina pop-muziko[1], rakontante pri tiaj grupoj kiaj "Smeriĉka", "Svitjaz", "Arnika", "Kobza", "Vizerunki ŝljaĥiv", "Berezen", "Dzovni", "Vodograj" kaj aliaj[4].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

La portalo "ITC.ua" donis al la filmo 4 el 5 steloj, sumigante ke "tio estas preciza rakonto pri origina ukraina muziko, [kiu] estis multe pli interesa kaj progresema ol sovetiaj videoj en kulturo."[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Завершено виробництво документального фільму «Вусатий фанк». Державне агентство України з питань кіно (24.09.2019). Alirita 19 septembro 2020.
  2. 2,0 2,1 «Вусатий фанк»: вихід фільму перенесли на 6 жовтня. Нове українське кіно (6.09.2020). Alirita 19 septembro 2020.
  3. Документальний фільм “Вусатий фанк” виходить у кіно з 24 червня (ukraine). Нове українське кіно (2021-06-03). Alirita 2021-06-30.
  4. 4,0 4,1 Стасюк Ірина (2.03.2020). Виходить документальний фільм про український фанк 1970-х. Хмарочос. Alirita 19 septembro 2020.
  5. Сохач, Анастасия. Рецензія на український документальний фільм «Вусатий фанк» - ITC.ua. itc.ua. Alirita 2021-06-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Вусатий фанк en la ukraina Vikipedio.