Lisserbroek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Haarlemmermeer en Nederlando
Situo de Lisserbroek en Haarlemmermeer
La statuo de la marĉotorfa laboristo estas simbolo por la unuaj loĝantoj de Lisserbroek.

Lisserbroek estas vilaĝo en la komunumo Haarlemmermeer, provinco Noord-Holland (Nederlando). Je la 1-a de januaro 2008 ĝi havis 3579 loĝantojn.

La vilaĝo situas en la sudokcidenta parto de la Haarlemmermeer, je la limo kun Zuid-Holland. Lisserbroek limas al Lisse, kaj plue estas ĉirkaŭata de Abbenes, Nieuw-Vennep, Beinsdorp kaj Buitenkaag.

Koordinatoj: 52° 15' N 4° 34' E Mapo