Listo de roluloj en Mortal Engines kaj Fever Crumb

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de roluloj en la romanserioj Mortal Engines kaj Fever Crumb de Philip Reeve.

Ĉefroluloj[redakti | redakti fonton]

Tom Natsworthy[redakti | redakti fonton]

15-jaraĝa metilernanto en la historiista gildo komence de la serio. Li poste havas diversspecajn aventurojn trans la mondo. En la kina filmo de 2018 aktorita de Robert Sheehan.

Hester Shaw[redakti | redakti fonton]

Kolera juna virino kun cikatro trans ŝia vizaĝo. Ŝi serĉas venĝon kontraŭ Valentine. Aktorita de Hera Hilmar.

Wren Natsworthy[redakti | redakti fonton]

Filino de Tom kaj Hester en la malfruaj romanoj.

Nimrod Pennyroyal[redakti | redakti fonton]

Supozebla historiisto kaj verkinto kiu estas fakte fraŭdulo, ofte partumas aventurojn kun la Natsworthy-familio.

Anna Fang[redakti | redakti fonton]

Anna Fang, azia piloto kaj iama posedanto de la Garadiavolo, ŝi ankaŭ estas plej elstara agento de la ligo kontraŭanta la predantajn urbojn.

Shrike[redakti | redakti fonton]

Shrike, maljunega kiborgo kiu kreskigis Hester post kiam ŝiaj gepatroj estis mortigitaj. En la usona eldono de la serio li estas nomita Grike.

Theo Ngoni[redakti | redakti fonton]

Theo Ngoni, afrika piloto kiu forkuras de sia hejmo por aliĝi al la Verda Ŝtormo.

Fever Crumb[redakti | redakti fonton]

Fever Crumb, membro de la Ordo de Inĝenieroj. Ŝi estas la ĉefrolulo de la serio Fever Crumb, kiu enhave antaŭas al Mortal Engines.

Thaddeus Valentine[redakti | redakti fonton]

Thaddeus Valentine, impeta kaj bela historiisto ofte idoligita fare de pli junaj historiistoj, sed fakte maliculo.

Magnus Crome[redakti | redakti fonton]

Magnus Crome, la megalomania urbestro de Londono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]