Tiparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Litertiparo)

Tiparoliteraro[1] estas aro da tipoj (kutime la alfabeto plus iom), kiuj havas komunajn stilon kaj aspektotrajtojn. Por presi tekston aŭ montri ĝin sur komputila ekrano, necesas elekti, kiun tiparon uzi. La tiparo diktas tion, kiel la literoj aspektas.

Por montri Esperanto-tekstojn oni kutime elektas Unikodan tiparon aŭ tiparon, kiu kovras la familion latino 3 de latinidaj literoj.

Specimeno de tiparo "Verdana"

Tiparoj estas artaj verkoj; ilian uzon regas aŭtoraj rajtoj. Kelkaj tiparoj estas eksplicite senkoste uzeblaj kaj tial multe uzataj. Aliaj estas disdonataj kun komputilaj mastrumaj sistemoj kaj tial almenaŭ ŝajne ne kostas.

Konata esperantisto, kiu kreis multajn tiparojn, eĉ esperantajn, estis Franko Luin.

Inter la rekomendata tiparo por komputilaj ekranoj la litertipo Candara estus inter la plej taŭgaj por uzi tekstojn kun Esperantaj ĉapelitaj literoj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bona lingvo.
  2. (eo) Avantaĝoj de alia tiparo, IPR 15/2, paĝo 11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kern.Punkto Info: podkasto pri i.a. la historio de la tiparo