Lito Vitale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lito Vitale
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1961 (1961-12-01) (62-jaraĝa)
en Villa Adelina
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo komponistopianisto • filmkomponisto
vdr

Héctor Facundo VITALE, plej ofte konata kiel Lito Vitale (Villa Adelina, provinco Bonaero, 1a de decembro 1961), estas argentina komponisto, plurinstrumentisto, muzikproduktisto kaj aranĝisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li eniris en muzikan karieron estante ankoraŭ knabo. Li koncertis kaj registris kun Dino Saluzzi, poste kun Bernardo Baraj (sakso) kaj kun Lucho González (gitaro) formis la grupon «El Trío». Tiu adaptis klasikaĵojn de tango, milonga kaj folkloro, iĝante tre populara inter studentoj, ĵaz-publiko kaj radioprogramistoj. Li kunlaboris kun Patricio Rey kaj Redonditos de Ricota en kelkaj diskoj kiel invitito, por ekzemplo en Gulp! (en la peco "Ñam fri frufi fali fru"), La Mosca y la Sopa (en la peco "Blues de la Artillería") kaj Luzbelito (en la pecoj "Blues de la Libertad", "Mariposa Pontiac - rock del país" kaj "Rock Yugular") kaj ankaŭ en Último Bondi a Finisterre (en la pecoj "Drogocop" kaj "La Pequeña Novia del Carioca").

En 1988 li fondis la Lito Vitale Cuarteto (kun Marcelo Torres, Manuel Miranda kaj Christian Judurcha), kies debutalbumo "Ese Amigo de Alma" iĝis or-disko en Hispanio kaj vendiĝis je 200 000 ekzempleroj nure en Argentino. Aliaj gravaj diskoj kiel "La Senda Infinita" kaj "La Cruz del Sur" starigis Vitale kiel unu de la plej elstaraj figuroj ene de la moderna muziko en Argentino. En la 1990-aj jaroj li registris tangojn kun Juan Carlos Baglietto, kaj ricevis Premion Grammy de latinamerika muziko pro tiu kunlaborado en la jaro 2000. Dum tiuj jaroj li ankaŭ registris ĵazon kun Lucho González kaj kun la flutisto Rubén Izarrualde. Tiu lasta grupo partoprenis en la Ĵazo-festivalo de Montreux de 1998.

Vitale komponis muzikon por multaj argentinaj filmoj.

Kelkaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Sobre miedos, creencias y supersticiones - CICLO 3
  • 1983: Quitapenas - CICLO 3
  • 1984: A 2 pianos - en vivo, kun Manolo Juárez - CICLO 3
  • 1985: Cumbo-Vitale-González - CICLO 3
  • 1985: Solo - CICLO 3
  • 1987: Lito Vitale Cuarteto - CICLO 3
  • 1987: En solitario - CICLO 3
  • 1988: Ese amigo del alma - CICLO 3
  • 1989: La senda infinita - CICLO 3
  • 1990: Viento sur - CICLO 3
  • 1991: La excusa - CICLO 3
  • 1991: Un día antes de ayer - CICLO 3
  • 1991: Kuarahy - CICLO 3
  • 1992: Sobre riesgos y memorias - CICLO 3
  • 1993: Lito Vitale y La cruz del sur - CICLO 3
  • 1993: Juntando almas - CICLO 3
  • 1994: Más allá del mar - CICLO 3
  • Cuentos de la media luna
  • 1995: Juntando almas II - La memoria del tiempo - CICLO 3
  • 1995: Pantallas - CICLO 3
  • 1996: Solo piano - CICLO 3
  • 1997: Laberinto sin ley - CICLO 3
  • 1997: Cuando el río suena - EMI ODEON
  • 1997: Tracción a cuerda - HELVENS
  • 1997: Pantalla de Agua - HELVENS
  • El grito sagrado, 1998
  • 1998: Desde casa - EMI ODEON
  • 1998: Un Mundo próximo - EMI ODEON
  • 2000: Día del Milenio - CICLO 3
  • 2001: Todos estos años (6 CD) - CICLO 3
  • 2002: Música para soñar y reposar - Volumen I: Rock argentino - CICLO 3
  • 2002: Música para soñar y reposar - Volumen II: Tango y Foklore argentino - CICLO 3
  • 2002: Música para soñar y reposar - Volumen III: Originales - CICLO 3
  • Un solo destino, 2002
  • 2003: Nebbia & Vitale - La melancolía total, kun Litto Nebbia - DISCOS MELOPEA S.A.
  • 2004: Cuatro calmas - SONY MUSIC
  • 2004: El hombre de la corbata roja - CICLO 3
  • 2005: Vivo en Argentina (vivo) - CICLO 3
  • 2006: Adiós hermano cruel - CICLO 3
  • 2006: Escuchame en el Ruido Vol. 1 - CICLO 3
  • 2006: Escuchame en el Ruido Vol. 2 - CICLO 3
  • 2007: El otro - SONY BMG MUSIC ENTERTAINMENT ARGENTINA S.A.
  • 2008: Nuevo Trío - CICLO 3
  • 2008: Serie de oro - Grandes Éxitos - EMI ODEON
  • 2013: Federal Tango - CICLO 3

Muziko por filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Anita (2009)
  • Tocar el cielo (2007)
  • Elsa y Fred (2005)
  • El Nüremberg argentino (2004)
  • Cabeza de tigre (2001)
  • Ciudad del sol (2001)
  • Invocación (2000)
  • Policía corrupto (1996)
  • Juego limpio (1996)
  • Patrón (1995)
  • La memoria del agua (1994)
  • Siempre es difícil volver a casa (1992)
  • Ya no hay hombres (1991)
  • Diapasón (1986)
  • El agujero en la pared (1982)

Partopreno en televidaj programoj[redakti | redakti fonton]

  • Badía en concierto (2005-2007)
  • Lito Vitale en la medianoche (2020-2021)
  • La Peña de Morfi (2022)
  • Anfitrión (2022-nun)
  • Unísono (2022)
  • Concierto con los Refugiados (2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lito Vitale en la hispana Vikipedio.