Livistona mariae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Livistona mariae, kutime nomata mez-aŭstralia brasikpalmo, estas specio de florplantoj en la familio Arecaceae. Ĝi kreskas nur en Aŭstralio, plej konate en Palma valo (Norda Teritorio) en Nacia parko Finke Gorge. Tie kreskas pli ol 3.000 brasikpalmoj en la Palm Valley, multaj el ili aĝantaj kelkajn jarcentojn kaj formantaj abundan oazon inter la malamikaj rokoj kaj montaj fendoj. La palmoj estas restaĵoj el pli frua epoko, kiam meza Aŭstralio estis pli humida ol nun.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]