Loĥo (kelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Loĥo.
Unikaj keloj en Věžnička, la tn. loĥoj. Du keloj enprofundigitaj en deklivo, kies rondigitan tegmenton kovras herbo, meze de la antaŭa flanko de la keloj estas lignaj pordoj. Ĉirkaŭ troviĝas herba kreskaĵo, en maldekstra supra angulo estas videbla parto de tegmento de loĝdomo.
Grejsaj loĥoj ĉe Miroslav

Loĥo (el la germana Loch, "truo") estas mezepoka kelaro, profundigita ekzemple en roko aŭ en sabloŝtona masivuo. Tiuj ĉi kelaroj servis kiel kaŝejoj, sed ankaŭ kiel provizejoj de nutraĵoj, ĉar ĉi tie estis malvarme kaj daŭra temperaturo.

Ekzemplo de mezepoka loĥo estas kelaro en gotika parto de kastelo Rataje nad Sázavou, kie troviĝas Muzeo de meza Posázaví. Estas ĉi tie bone videblaj hakitaj niĉoj en muro, spuroj post traboj, pordoj, aerumŝakto, ĉio pruvanta ekzistadon de verŝajne mezepoka provizejo.

Suda Moravio povas fanfaroni precipe de grejsaj loĥoj, konstruitaj unue pro kaŭzo de minado de sablo kaj poste uzataj ankaŭ kiel kelaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]