Lobiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lobiado (aŭ gruppremadokoridora agado) estas provo de unuopuloj kaj interesgrupoj influi la decidojn de registaroj aŭ aliaj potenculoj. La nocio origine signifis, ke la lobiistoj provis influi voĉdonojn de la leĝfaristoj en la koridoro, antaŭĉambro (angle lobby) de la leĝfarada kamero. Ĝi aperas iugrade en ĉiu politika sistemo kaj estas ofte konsiderata kiel kunplektita kun korupteco.

Usono

La lobiado plej okulfrapa en Usono, kie leĝoj antaŭskribas kondutajn normojn, eblojn de la lobiistoj.

Reprezentanto de iu grupo povas aperi antaŭ la leĝfarada komisiono. Oni rajtas prilabori oficiston en buroo, hotelo, propra domo. Oni povas organizite skribi leterojn al la oficistoj, voki ilin per telefono, aŭ povas komenci kampanjon. Kelkaj organizoj povas mone kaj per servoj apogi siajn ŝatatajn kandidatojn.

Oni povas komenci propagandan kampanjon en la presita kaj elektronika medio por konvinki la publikon. La reprezentantoj de diversaj (ofte kontraxupuŝaj) interesoj povas transdoni esplorajn materialojn al la parlamentaj (kongresaj) komisionoj. Oni povas helpi la kongresanojn, reprezentantojn, ŝtatajn gvidantojn per elektokampanjaj donacoj.

Tiuj personoj, kiuj tiel lobias, povas esti simplaj civitanoj, dungitoj de firmao aŭ pagataj profesiaj lobiistoj. En Usono ofte urboj kaj aliaj komunumoj havas siajn proprajn lobiistojn.

Tiu lobiada rajto de simplaj civitanoj estas protektita per unua aldono de la usona konstitucio.

La usona federa registaro kaj la plejmulto de la usonaj ŝtatoj reguligas la lobiadon. Plimulto de tiurilataj leĝoj (ekz el 1946) postulas la surlistigon de lobiisto kaj ke tiu (kaj la reprezentanta grupo) poste sciigu pri siaj materialaj aldonoj kaj eldonoj. La leĝo estas ne tro efika, kiel montras la regulaj skandaloj pri korupteco (legu Jack Abramoff).

La plej aktiva por-eksterlanda lobio en Usono estas la lobio de la judoj.

Alilande

Ĉar en aliaj landoj la lobiado ne estas reguligita per leĝoj, tio okazas malantaŭ la kurtenoj per simile granda koruptado.

Ekzemple en Germanio ekzistas forta lobio de la tabaka industrio kaj komerco, kies influo grave malhelpas en la protektado de nefumantoj. Tiaj lobiaj organizoj ("Verband der Cigarettenindustrie", "Bundesverband des Tabakwareneinzelhandels"), kunlabore kun la lobio de la varba industrio ("Zentralverband der deutschen Werbewirtschaft") eĉ igis la germanan registaron procesi en 2006 kontraŭ gvidlinio de Eŭropa Unio, kiu celas malpermesi varbadon por tabako en gazetaro, radio kaj interreto. Samtempe, la germana tabaka industrio sponsoras partiajn konferencojn de la partioj CDU, SPD kaj FDP.

Internacie

Grava lobia aranĝo, financata ĉefe de entreprenoj kaj lobiaj organizoj, estas la Monda Ekonomia Forumo.

Lobiado kaj profito

Laŭ libro de Kevin Phillips (2002): Posedaĵo kaj demokratio, la politikohistorio de la usonaj riĉuloj

  • firmaoj pri arbohakado donis por lobiado 8 M, dum la leĝo pri federacia apogo de la arbaraj vojoj alportis profiton de 458 M. - profita proporcio estis 5.725 %.
  • Firmao Glaxo Wellcome lobiis per 1,2 milionojn da USD, oni plilongigis per 1,5 jaroj la patentan protekton de medikamento Zantac. La profito 1 Mrd, 83.333 %.
  • La tabakindustrio sukcese lobiis per 30 M USD por impost-malpliigo, la profito estas 50 Mrd, la 167.000 % de la "investo".
  • La asocio de komercaj televidiloj kaj radioj apogis per 5 M USD kongresanojn, reciproke ili disdonis ciferecajn frekvencojn senpage en valoro de 70 Mrd USD - 1,4-miliona kompenso.

Lobiado kaj Esperanto

Diversaj Esperanto-asocioj, kiel ekzemple UEAEŭropa Esperanto-Unio, aktivas ankaŭ lobie. Relative sukcesa estis la lobiado de IKUE, kiu rezultigis diversajn agnoskojn de la katolika Esperanto-movado en la katolika eklezio.